Nikolao Hohlov: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Marvin (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Gravaj esperantistoj]] - [[Esperantlingva literaturo]]
 
'''Nikolao HOHLOV''' (ruse ''Николай Хохлов'') (naskiĝis [[1891-]] en [[Moskvo]], mortis [[1953]]), [[Rusio|ruso]], [[Sovet-Unio|sovetiano]], supera ekonomo ĉe industria trusto, dum ioma tempo ataŝeo en [[Zagrebo]]. Lia sola poemaro ''La Tajdo'' akiris al li renomon inter la tutmonda esperantistaro pro la sorĉa liriko en la versoj. Lia loko estas inter la plej eminentaj poetoj de la [[Esperantlingva literaturo|Esperanta literaturo]]. Pluaj tradukoj: Krucumo de Drozov, Orientaj Fabeloj, humuraj, trafaj satiroj de Doroŝeviĉ, La Morto de Danton de A. Tolstoj. Aŭtoro de la originala komedieto: La morto de delegito de UEA. Plua traduko: Historio de la mondolingvo.
 
==Verkoj==
*''La Tajdo'' - poemaro, [[1928]]
*''La morto de delegito de UEA'' - originala komedieto, [[1924]].
 
===Tradukoj===
-----------
*''Krucumo de Drozov'' - de Drozdov, [[1922]]
*''Orientaj Fabeloj'' - humuraj, trafaj satiroj de [[Doroŝeviĉ]], [[1928]]
*''La Morto de Danton'' - de [[A. Tolstoj]], [[1928]]
*''Historio de la mondolingvo'' - de [[Drezen]].
 
 
[[Enciklopedio de Esperanto - H|EdE-H]]
{{EdE|H}}
 
'''Nikolao HOHLOV''', ruso, supera ekonomiisto ĉe industria trusto. Nask. 1891 en Moskva. Edziĝinta. E-istiĝis en 1905. Kontribuis al La Ondo de E, Konkordo, LM, HDE, E' kaj aliaj gazetoj lingvajn kaj kritikajn artikolojn, tradukis el angla, rusa kaj serba lingvoj. Liaj verkoj: La morto de delegito de UEA, originala komedieto, 1924; Krucumo, trad. de Drozdov,1922; Orientaj Fabeloj, trad. de Doroŝeviĉ, 1928; La morto de Danton, trad. de Tolstoj, l928; Historio de la Mondolingvo, trad. de Drezen. r. n 1928 aperis lia sola poemaro, La tajdo, kies moton: "De la musique, acant toute chose. . ." li kredeble elektis kun intenca ironio. Ĝin kontraŭdiras jam la dua poemo, en kiu li sin komparas al Chanteclaire, kiu tro frue anoncas al dormantoj la venontan matenkrepuskon. Ĉu koka krio estas antaŭ ĉio muzika? Certe ĝia veka saluto havas valoron nur socialan. Ankaŭ en aliaj poemoj, Eŭropo, Moskvo kaj Mia patrujo, li esprimas socialajn sentojn. Tamen li ordinare verkas pli individuece, trovante sian inspiron en ĉia animstato kaj en simplaj travivaĵoj. Amo kaj sledveturo sub la steloj liveras inspiron por unu el la plej belaj poemoj en nia lingvo: Unua suno. Kombino de sentimento kaj realismo efikas virece en liaj ampormoj: en pasia amanto li vidas la kaŝitan "odaliskon", dum amanta virino estas mikso "el tigro kaj mimoz'". Tamen ŝajnas nun, ke la sociala konscienco en H venkis lian lirikismon. Lia funde serioza menso sin turnis al pli urĝaj laboroj por la lingvaj instancoj de SEU kaj al tradukado de klasbatalaj poemoj.
W. B. JOHNSON.
 
[[Kategorio:Rusiaj esperantistoj|HOHLOV, Nikolao]]
[[Kategorio:Sovetiaj esperantistoj|HOHLOV, Nikolao]]
[[Kategorio:Naskoj de 1981|HOHLOV, Nikolao]]
[[Kategorio:Mortoj de 1953|HOHLOV, Nikolao]]
[[Kategorio:Esperanto-verkistoj|HOHLOV, Nikolao]]
[[Kategorio:Gravaj esperantistoj|HOHLOV, Nikolao]]