i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Marvin!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Vikipediisto:Razilklingo

Boris Kolker redakti

Kara Marvin! Ĉu vi povus iom pligrandigi la ruslingvan stumpon pri Boris KOLKER surbaze de la E-a artikolo? Mi ne povas precize nun, sed la afero estas bezonata pro la sukceso de la artikolo ru:Эсперанто - Slavik IVANOV 12:40, 10. Feb 2005 (UTC)

Kompreneble. La artikolo estas preta nun. Boris jam vidis kaj aldonis iom. Marvin 07:55, 11. Feb 2005 (UTC)

Wikimania redakti

Kara ! ĉar mi nun scias ke mi prezentos mian teatraĵon ("Familia Etoso") en la UK en Vilno, mi kvazaŭ certas ke mi partoprenos en Wikimania (reveturante hejmen). Dankon por via propono helpi. Mi imagis fari mallongan prelegon kaj eldiri ĝin sinsekve kvarlingve (eo fr de en) starigi demandojn al la publiko kaj instigi al eltrovo de solvoj. Arno Lagrange  18:07, 20. Feb 2005 (UTC)

Kara! Sorry in English. I found your name on Wikimania page. Would you like to join translator team for its official site? We agreed on that it would be better for us the Wikimania site would have Esperanto interface. And you seem to be fluent in Esperanto. If you have interest, would you like to give a look on m:Talk:Translation requests/Wikimania? Cheers. --Aphaia 03:10, 3. Mar 2005 (UTC)

Retmesaĝi redakti

Kara ! Ĉar ŝajne miaj retmesaĝoj ne sukcesas atingi vin mi enmetas tion ĉi tien .

Mi provas resendi la mesaĝon ĉar ŝajne ĝi ne povis atingi vin.

The SMTP Server program
<Grigory @ Grine.Net>: host mail.Grine.Net[168.144.68.74] said: 553 sorry, your
   mailserver [193.252.22.31] is rejected by See
   http://www.dnsbl.us.sorbs.net/ (in reply to MAIL FROM command)


----- Message d'origine ----- 
De : Arno Lagrange 
À : Grigory Grin 
Envoyé : lundi 4 juillet 2005 11:07
Objet : Re: KEF kaj Vikipedio


Kara Григориь !
Mi ĝojas ke ni renkontiĝos dum KEF.
Mi legis vian artikolon kaj iom korektis gramatikaĵojn. Kie vi celas diskonigi ĝin ?
Mi kompreneble tute aprobas vin. Mi mem opinias de kiam mi ekkonis la vikipedion ke ĝi estas grandega ŝanco por esperanto draste progresi kaj ke la esperantistoj devus laboregi por igi ĝin pli kaj pli valora sciofonto. Esperanto povas atendi grandajn favorajn refalojn de ĝi.
--Arno Lagrange  4. Jul 2005 10:45 (UTC)


Vikipedio – la nekomprenata trezoro redakti

Resumo

Vikipedio estas unu de la plej geniaj atingoj de moderna interreto. Ĝi ebligas al la retuzantoj efike kunlabori por krei komunan infoprodukton. Ne necese (? ĉu ne prefere : „ne nur“ ) enciklopedion – lernolibrojn, novaĵportalojn, ktp. povas esti konstruataj per viki-iloj.

Viki-teknologio estas nekutima, tamen tre efika kaj potenca en sia kampo. Unua kaj la plej grava eco de Viki-projekto estas: ju pli da homoj partoprenas la projekton, des pli sukcesa ĝi iĝas.

Kromrezulto de projekto, eble pli grava ol la Enciklopedio mem, estas la sperto de kunlaboro, gajnata de ĉiuj partoprenantoj. Oni lernas komuniki, defini celojn, solvi problemojn, helpi reciproke ktp.

Kvankam la esperanta Vikipedio (http://eo.wikipedia.org) estas rimarkebla, ĝi tamen ankoraŭ ne malkovris sian potencialon. Ĝiaj eblecoj estas uzataj je ĉirkaŭ 5%. Sed estas Esperanto, kiu bezonas Vikipedion pli ol iu alia lingvo. Unue, ĉar malmultas bonaj informaj fontoj en Esperantujo, due, ĉar Viki-Projektoj estas perfektaj kampoj, kie Esperantistoj (precipe novaj!) povus apliki siajn fortojn, komuniki kun alilandaj samideanoj (ne nur babili sed vere kunlabori) kaj plibonigi kaj disvastigi nian Esperantujon.

Laŭ aŭtoro, Vikipedio meritas statuson “Strategie grava projekto por Esperanto” kaj masivan subtenon de UEA. Farenda estas ekzemple:

  • Oficiale doni la statuson kaj ripetadi tion ĉiuokaze
  • Informi pri Vikipedio, novaj Viki-projektoj, iliaj rezultoj ktp. regule en gazetoj (precipe Esperanto-revuo)
  • Disdoni informojn pri Vikipedio al ĉiuj landaj asocioj kaj ĉiuj E-kluboj por informi novajn membrojn (ekzemple flugfolietoj).
  • Devigi/rekomendi al E-asociojn prizorgi certajn paĝojn en Vikipedio (ekz. pri si mem, pri sia lando/urbo, pri gravaj esperantistoj/lokoj/aranĝoj en sia regiono).
  • Devigi/rekomendi fakdelegitojn prizorgi Vikipedio-paĝojn laŭ sia fako.
  • Dum universalaj kongresoj enkonduki specialan sekcion pri Vikipedio.
  • Teknike: por sekurigi la estonecon de projekto regule fari kopiojn de datumbanko de Vikipedio kaj savi en UEA CO.
  • Laŭ ekzemplo de germana Vikipedio kreadi KD-versio de Vikipedio. Tiun diskon oni povus disvastigi ankaŭ en landoj, kiuj havas problemojn kun interreto.
  • Rekomendi al aktivuloj, kiuj volas skribi ion rete, ne reinventi radon, sed partopreni la ekzistajn Viki-Projektojn.

Se ni sukcesos lerte labori por la Vikipedio, Vikipedio eklaboros por ni.

Ŝablonoj redakti

Saluton: Samidean'; mi volas inviti vin uzi la jenajn ŝablonojn {{dataro}}, {{loko|lando|urbo}} Se vi havas admonojn, aŭ ideojn, aŭ kritikojn pri la ŝablonoj [aŭ ne] Skribu min Bonvolu. Kuartaseo  08:24, 3. Jan 2006 (UTC)

Kartografio de la vikipediistoj redakti

Ĉar vi mencias la urbon, kie vi nun loĝas, mi metis por vi ruĝan punkton en la paĝo Vikipedio:Kartografio de la vikipediistoj. Espereble vi ne kontraŭas. - Slavik IVANOV 21:29, 20. Okt 2006 (UTC)