Les Ponts-de-Cé: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 47:
== Geografio ==
-->
== Historio ==
=== Etimologio ===
 
Laŭ legendo, la urbo, dividita en du partojn pro la rivero Loire super-pontita per multaj pontoj, estis konstruigita de [[Cezaro]]. Iu deziris baptonomi ĝin "Les Ponts-de-César" (La Pontoj de Cezaro). Sed Cezaro lin malhelpis kaj al li tranĉigis la kapon, kiam li estis skribonta la finan "S"...
Linio 68:
En [[869]], la reĝo [[Karlo la Kalva]] konstruigis fortikigitan ponton en Les Ponts-de-Cé, cele malhelpi la [[Vikingoj|vikingajn]] rabistojn almonte navigi sur rivero Loire <ref>Michel Dillange. ''Les Comtes de Poitou Ducs d'Aquitaine (778-1204)''. La Crèche : Geste éditions, 1995. ISBN 2-910919-09-9, p 59</ref>.
 
=== Batalo de Les Ponts-de-Cé ===
 
La 7-an de aŭgusto [[1620]] okazis la [[batalo de Les Ponts-de-Cé]], konata ankaŭ per la nomo de "''Drôleries des Ponts-de-Cé''" (Komikaĵoj de Les Ponts de Cé), inter la partizanoj de la Reĝo [[Ludoviko_la_13-a_(Francio)|Ludoviko la 13-a]] kaj tiuj de lia patrino, [[Marie de Médicis]], kiun ŝia filo malproksimigis de la [[Regento|Regenteco]] tri jarojn pli frue, kaj kiu provadis rekapti la povon. Pro la forlaso de siaj ĉefaj nobeluloj, la trupoj de Marie de Médicis rapide iĝis sen komandanto antaŭ la batalo. Al la reĝa armeo sufiĉis dispeli ĝiajn piedsoldatojn en iu ĝenerala "''komikaĵo''".