Katedralo de sanktaj Cirilo kaj Metodo (Prago): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
ligo al Dientzenhofer (mi respektas, ke Petr T. ŝanĝas lian nomon)
Linio 4:
'''Kripto en la templo de sanktaj [[Cirilo]] kaj [[Metodo]]''', simpla baroka spaco, estas hodiaŭ nacia monumento de la viktimoj de [[Reinhard HEYDRICH|Heydrich-periodo]], loko de repaciĝo. Ĝi estas memento de tragedio kiel eble ia alia preĝejkripto.
 
La hodiaŭa templo estis konstruita en loko de devena romana preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo en la jaroj [[1730]] – [[1740]] subgvide de [[Kilian Ignaz DIENTZENHOFER|K. I. DIENZENHOFER]] kiel katolika preĝejo de sankta Karolo Boromeja, kiu famiĝis pro zorgo pri malsanuloj en la tempo de pesto. Tial li estas bildigita eĉ sur freskoj en [[volbo]] de la preĝejo. En la jaro [[1935]] la preĝejo estis transdonita al ortodoksa eklezio eble ankaŭ tial, ke ĝi situas en la lokoj, kie laŭ pli nova tradicio povis la sankta Metodo agadi.
 
En la kripto sub la preĝejo estis sepultataj anoj kaj favoruloj de la ordeno (sed naziistoj eltiris kaj dispremis per la piedoj iliajn ostojn). La devena enirejo estis parte tra malgranda fenestreto el la strato (ĉi tie estas hodiaŭ lokigita memortabulo), parte tra aperturo 40 x 60 cm, kovrita per peza ŝtono (la germanaj soldatoj trabatis ĝin dum la sieĝado de kripto). Kaj ĝuste tiu ĉi kripto fariĝis en junio de [[1942]] kaŝejo de ĉeĥoslovakaj paraŝutistoj post ilia atenco kontraŭ regna protektoro [[Reinhard HEYDRICH]]. (Post tiu ĉi atenco venis la tempo de reprezalioj flanke de la naziistoj. Vilaĝoj [[Lidice]] kaj [[Ležáky]] estis forbruligitaj kaj ties loĝantoj pafmortigitaj. Tiu ĉi tempo estas nomata kiel Heydrich-periodo.) Kiam la paraŝutistoj estis perfiditaj, ĉiuj ĉi tie tragike pereis. La preĝejo kaj la kripto estis dum tiu ĉi batalo difektitaj.