Ramón del Valle-Inclán: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 38:
En 1921 li realigas novan vojaĝon al Meksikio, invitita persone de la prezidento de la Respubliko, [[Álvaro Obregón]]. En 1925 li setliĝis denove en Madrido. Li partoprenis en grupoj de eksperimenta teatro, kiel "El mirlo blanco" (La blanla merlo), kiu ludis en la propra hejmo de la fratoj Baroja, en la madrida kvartalo de [[Argüelles]], kaj "El cántaro roto" (La rompita kruĉo), en el Círculo de Bellas Artes. Fine de 1926 li eldonis kion multaj konsideras ties majstroverkon, nome la romano ''[[Tirano Banderas]]'', kie videblas la spuro de ties ĵusa vojaĝo al revolucia Meksikio. En 1927 li ekpublikis la ambician serion, ''El ruedo ibérico'' (Iberia taŭrludejo), kio, simile kiel ĉe la ''[[Episodios Nacionales]]'' (Naciaj epizodoj) de Galdós, li intencis rakonti la historion de Hispanio ekde la reĝado de sia malamata [[Izabela la 2-a (Hispanio)|Izabela la 2-a]] ĝis la aktualo de la aŭtoro. Tamen li nur sukcesis verki tri romanojn de tiu projekto: ''La corte de los milagros'' (Mirakla kortego) (1927), ''Viva mi dueño'' (1928) kaj ''Baza de espadas'' (1932).
 
Ekde 1924 li kontraŭis la [[diktaturo de Primo de Rivera|diktaturon de Primo de Rivera]]. En 1927 li partoprenis la kreadon de la Alianza Republicana. En 1929 li estis enfermita en karcero Modelo de Madrido, pro malpago de monpuno pro tumultoj. Li apogis la Respublikon, kaj eĉ kandidatiĝis al diputateco por La Coruña en la listoj de la [[Radikala Partio (Hispanio)|Radikala Partio]] de [[Alejandro LerroŭLerroux]], kvankam li ne estis elektita. En 1932, la registaro de la [[Hispana Dua Respubliko|Respubliko]] nomumis lin kiel konserviston de la Nacia Arta Heredaĵo kaj direktoro de la Muzeo de Aranjuez, sed, pro malamikeco kun sia superulo, li demisiis tuje. Li estis elektita prezidanto de la Ateneo de Madrido, sed li ankaŭ demisias pro malakcepto de liaj proponij de reordigo. Samjare li divorciĝis el Josefina Blanco.
 
En la lasta etapo de sia vivo, Valle montris markitan simpation al [[komunismo]]. Pro lia iniciato, en [[1933]] kunveniĝis en la Ateneo de Madrido la Unua Kongreso de la Asoco de Revoluciaj Verkistoj kaj Artistoj. Samjare li estis nomumita honora prezidanto de la Asocio de Amikoj de [[Sovetunio]]. La 8an de marto de 1933 li estis nomumita direktoro de la Lernejo de Belartoj de Romo. Li restis en tiue posteno iom pli ol unu jaro, meze de eksterordinara manko de resursoj, ĝis junio de 1934. En marto de 1935 li retiriĝis al Santiago de Compostela, kaj al hospital, kie li mortis pro kancero la 5an de januaro de 1936. Li estis entombigita je civila ceremonio.
 
Li multe tradukis. El la portugala: ''La relikvo'', ''La krimo de la Pastro Amaro'' kaj ''La kuzo Bazilio'', de [[Eça de Queiroz]]; el la franca: ''La grafino de Romaní'', de [[Alexandre Dumas (filo)|Aleksandro Dumas]] kaj ''La knabinoj de la amiko Lefèvre'', de [[Paul Alexis]]; kaj el la itala: ''Pasifloro'', de [[Matilde Serao]].
==Verkaro==
[[Image:Ramón Valle-Inclán 01.jpg|thumb|130px|right|Skulptaĵo en [[Madrido]] de Francisco Toledo Sánchez, [[1972]], kie unu tagon ĉiujare okazas ceremonio dum kiu verkistoj kaj sekvantoj survestas la statuon per blanka ŝalo.]]
===Novelaro===
La rakonta produktado ekas dum la epoko [[Modernismo (hispana literaturo)|modernisma]]. Ene de tiu estetiko komencis per Femeninas kaj Epitalamio, kolekto de mildaj rakontoj, sensecaj kaj tre muzikecaj. Poste venosla plej grava verko de la modernismo: la ''Sonatoj'' —''Sonata de Otoño'' (1902), ''Sonata de Estío'' (1903), ''Sonata de Primavera'' (1904) y ''Sonata de Invierno'' (1905)—. En ili li rakontas, iom membiografie, la amhistoriojn dela Markiso de Bradomín. En tiuj rakontoj, Valle-Inclán reprezentis senteman nostalgion tipan ĉe la disĉiploj de Rubén Darío.
Ankaŭ estas grava modernisma verko "Flor de Santidad". Tiu ĉi, per la muzikeco kaj koloreco de la modernismo, centriĝis iom pli en la popolaj tradicioj kaj galegaj legendoj kun kiuj Valle familiiĝis dum sia infanaĝo.
 
Pro la kvanto de teksto de dialogoj, kelkaj noveloj de Valle, kiel ĉe la serio de la ''Comedias bárbaras'' (Barbaraj komedioj), povus esti konsiderataj teatraj. Pro malfacilo esti ludataj oni inkludas inter sia novelaro. Alia tipo de verkoj estas la "Relatos de la Guerra Carlista" (Rakontoj de la Karlisma Milito) (1909), kie li traktas tiun temaron sen la epika nuanco hegemonia en antaŭaj verkoj kaj adoptas vivstilon pli naturan kaj emocian.
La novelaro "Ruedo Ibérico" primokas la kortegon de Izabela la 2-a