Atmosfera sorbo kaj difuzo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Haniball (diskuto | kontribuoj)
e korektetoj
Linio 6:
'''Mie-difuzado''' okazas, kiam la partikloj havas proksimume la saman grandecon kiel la ondolongo de la radiado. Polvo, poleno, fumo kaj akva vaporo multfoje kaŭzas Mie-difuzadon. Ĝi tendence pli influas la plilongajn ondolongojn, ol la Relej-difuze efikitaj. Mie-difuzado ĉefe montriĝas en la plimalaltaj tavoloj de la atmosfero, kie pligrandaj partikloj pli abundas, kaj ĝi superregas kiam la ĉielo estas nubokovrita. Ankaŭ cetere, tiu tipo de difuzado komprenigas la ruĝetan ĉielon post incendioj de arbaroj aŭ vulkanaj erupcioj.
 
La fina esenca difuzmekanismo nomiĝas '''ĝenerala difuzado'''. Ĝi okazas, se la partikloj estas ege pli grandaj, ol la ondolongo de la radiado. Akvaj gutoj kaj grandaj partikloj kun diametro de 5 ĝis 100 mikrometroj povas kaŭzi ĉi tiun tipon de difuzado. Ĝenerala difuzado ricevas sian nomon pro la fakto, ke ĉiuj ondlengecojondlongecoj estas difuzitaj ĉirkaŭ-samegale. Ĝi aspektigas nebulojn kaj nubojn blankkolore, ĉar blua, verda kaj ruĝa [[lumo]] estas difuzita proksimume per la sama kvantaĵo (blanka = blua + verda + ruĝa). Sed ne nur la videbla lumo difuziĝas, ankaŭ la proksima kaj la meza infraruĝo.
 
==Absorbo kaj atmosferaj fenestroj.==