Zürich Stadelhofen (stacidomo): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Image:Stadelhofen-fronto.jpg|thumb|300px|right|Stacidomo Zuriko-Stadenhofen]]
[[Image:Stadelhofen-eniro.jpg|thumb|300px|right|Stacidomo Zuriko-Stadenhofen, eniro al subtera pasejo]]
[[Image:Stadelhofen01.JPG|thumb|300px|right|Stacidomo Zuriko-Stadenhofen, impresa konstruaĵo de [[Santiago Calvatrava]]]]
'''Zuriko-Stadelhofen''' estas stacidomo de la [[Svisaj Federaciaj Fervojoj]] en [[Zuriko]], [[Svislando]]. Ĝi estas grava trafiknodo de la urba kaj regiona trajnreto de la [[Zurika Trafik-Unio]].
 
==Situo==
La stacidomo Zuriko-Stadelhofen situas en la centro de la urbo ducent metrojn de la [[Lago de Zuriko]] kaj de la placo Bellevue. Ĉe la placo de la stacidomo troviĝas pluraj kinejoj kaj la [[Operejo]].
 
==Historio==
En la jaro [[1894]] estis malfermita la fervojlinio ĉe la dekstra bordo de la [[Lago de Zuriko]]. Ĝi konektis [[Rapperswil]] tra [[Meilen]] kun la [[Ĉefstacidomo Zuriko]]. De Zuriko-Stadelhofen la fervojlinio kondukis tra tunelo al Zuriko-Letten kaj de tie trans ponto per granda kurbiĝo al la halo de la Ĉefstacidomo. En la jaro [[1991]] estis konstruita la nova subtera stacidomo sub la Ĉefstacidomo kaj rekta tunelo de tie al Zuriko-Stadelhofen. Samtempe estis konstruita nova tunelo sub la montoĉeno de [[Pfannenstil]] al [[Stettbach]] kaj malfermita nova trajnlinio al Uster. La malnova tunelo al Letten estis fermita.
 
==Novkonstruo de la stacidomo Zuriko-Stadelhofen==
La novkonstruon de la stacidomo [[Zuriko-Stadelhofen]] planis la fama arkitekto [[Santiago Calvatrava]].
 
==Trafikligoj ek de Zuriko-Stadelhofen==