Svisa Mezlando: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
La naturajn limojn de la Svisa Mezlando formas la Alpoj en Sudoriento, la [[Bodenlago]] kaj la [[Rejno]] en nordokcidento, la [[Ĵuraso (montaro)|Ĵuraso]] en nordokcidento kaj la [[Lemano]] en sudokcidento. La transirozono inter la Mezlando kaj la Alpoj estas la [[Antaŭalpoj (Svislando)|Antaŭalpoj]]. Estas malfacile klare difini, kio estas ankoraŭ Alpoj, kio Antaŭalpoj kaj kio jam Mezlando. La Mezlando konsistigas proksimume 30% de la tereno de [[Svislando]], sed en ĝi loĝas pli ol 90% de la svisa loĝantaro.
 
[[Image:Luzern pilatus.jpg|thumb|200px|right|Rigardo de [[Pilato]] al [[Lucerno]]]]
==Ekonomio==
La Mezlando estas ekonomie kaj trafike la plej grava regiono, en ĝi troviĝas kvin el la ses plej gravaj urboj, nome [[Zuriko]], [[Berno]], [[Ĝenevo]], [[Laŭzano]] kaj [[Vinterturo]]. Ekzistas filozofio, kiu konsideras la tutan Svisan Mezlandon, kiel unu solan grandurbon kun multaj parkoj kaj lagoj, kun proksimume 7 milionoj da loĝantoj.