Dobřichovice: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sk:Dobřichovice
e alŝuto de blazono kaj fotaĵo
Linio 1:
*Koordinatoj: {{koordinatoj|49_56_N_14_17_E|49°56'N; 14°17'E}}
[[Dosiero:Dobrichovice CoA CZ.svg|thumb|150px|right]]
'''Dobřichovice''' (legu: Dobrĵiĥovice), [[vilaĝo]] kun 3 000 loĝantoj, situanta en [[Mezbohemia regiono]], 25 km de urbocentro de [[Prago]] en [[Ĉeĥio]], etendiĝas sur ambaŭ riverbordoj de rivero [[Berounka]].
 
*Koordinatoj: {{koordinatoj|49_56_N_14_17_E|49°56'N; 14°17'E}}
 
== Historio ==
 
La urbeto dum la tuta tempo de sia historio apartenis al Kavalira ordeno de Kruculanoj kun ruĝa stelo. Tial ankaŭ la simbolo de la ordeno (kruco kaj sesangula ruĝkolora stelo) aperas en blazono de la urbeto. La unua mencio pri Dobřichovice devenas el la jaro [[1253]], kiam ĉeĥa reĝo [[Venceslao la 1-a]] konfirmis ties donacon al Ordeno de Kruculanoj. Sed la unua priloĝigo estas multe pli malnova kaj la unua vilaĝo de slava familio Dobřichov situis en la loko de hodiaŭa Karlík, malproksima 1,5 km.
[[Dosiero:Dobrichovice4183m.jpg|thumb|200px|left|kastelo Dobřichovice]]
 
Pri renovigo de kastelo post [[husmovado|husanaj militoj]] meritis kruculana grandmajstro Hynek Berka el Dubé, kiu igis sur la loko de burgaro konstrui [[renesanco|renesancan]] kastelon, servanta plu kiel sidejo kaj li fondis „sinjoran ĝardenon“, hodiaŭa parko kontraŭ urbetoficejo. Dum la [[Tridekjara milito|tridekjara milito]] la vilaĝo suferis, kiam ĝi estis en la jaro [[1631]] komune kun la kastelo forbruligita de [[Svedio|svedoj]]. La kastelo estis poste renovigita. En la jaro [[1679]] estis al la kastelo alkonstruita kapelo. En la jaro [[1779]] la kastelo denove forbrulis kaj poste ĝi estis alikonstruita en hodiaŭan, pli malfrue [[baroko|barokan]] aspekton.