i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Pavla Dvořáková!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  --Petr Tomasovsky 18:50, 3. Okt 2007 (UTC)

Via paĝo redakti

Saluton Pavla, ĉu vi ne intencas krei memstaran paĝon pri vi? Nun ĝi estas tia. Petro@diskkont 18:39, 22. Okt 2007 (UTC)

Bonvenon redakti

Saluton Pavla, mi ĝojas vidi vin ĉi tie. Se vi foje bezonus iun helpon pri Vikipedio, vi povas kontakti min. Amike Marek "Blahma" BLAHUŠ 02:13, 1. Nov 2007 (UTC)

Kruceto kaj steleto redakti

Estimata Pavla, En biografiaj artikoloj, pli bona ol la steleto kaj kruceto estus simple la literoj "n." kaj "m." Eble por ne-kristano, la kruceto ofendus. Dankon! -- Yekrats 21:13, 19. Nov 2007 (UTC)

Lnáře (minimuma longeco de artikolo) redakti

Krom la informo-ŝablono, artikolo nepre devas havi almenaŭ 3 plenajn frazojn kaj unu internan ligilon. Se artikolo ne havas ĉi minimumon, eble ĝi estos forigita. (Lastatempe, pluraj ĝermo-artikoloj pri ĉeĥaj vilaĝoj aperas ĉe Forigendaj artikoloj ĉar ili ne estis ampleksigita al ĉi minimumo.) Dankon pro via laboro! -- Yekrats 13:04, 3. Dec 2007 (UTC)

Koordinatoj redakti

Estimata Pavla, anstataŭ la ŝablono {{koordinatoj}} estus pli bono se vi uzus la ŝablonon {{Koord}} faritan de Arno. Dankegon!

Ekzemplo: {{Koord|dd|mm|ss|N/S|dd|mm|ss|O/U|montru=entekste,titolo}}.
-- Amike kaj vikipedie salutas Yekrats 13:04, 16. Jan 2008 (UTC).

File contributions even more valuable at Wikimedia Commons? redakti

Hi Pavla. I see you are making many file contributions. The media look very nice. Are you aware of the project called Wikimedia Commons that already contains 2.700.000 media files that can be used in all 720-something Wikimedia wiki's (including Esperanto Wikipedia)? Please consider making your uploads there, so that your pictures can be used *everywhere* instead of only in this Esperanto Wikipedia. Thank you for considering this. Cheers! Siebrand 21:33, 12. Maj 2008 (UTC)

Mi aprobas la mesaĝon de Siebrand. Mi preskaŭ estus mesaĝinta al vi la samon. Kaj bonvolu atenti nepre provizi taŭgan licencon. Dankas Arno Lagrange @ 22:38, 12. Maj 2008 (UTC)

Saluton Pavla,

Dankon pro la artikolo. Ĉu vi konsentus pri alinomado al "Muzeo Orsay" ? Iom ĝenas min la nuna tutfranca titolo. Kore, Thomas Guibal 10:51, 12. Aŭg 2008 (UTC)

Via paĝo redakti

Saluton Pavla, mi kreis paĝon pri vi. Tiun mi forprenis el ĝermolisto de ĉeĥaj esperantistoj kaj uzis iom da teksto el via vikipediista paĝo. Se estas io aldonenda, ĉu vi bonvolus aldoni tion? Kerio 19:09, 26. Aŭg 2008 (UTC)

Koordinatoj redakti

Saluton, Pavla-- Anstataŭ la ŝablono {{Koordinatoj}} bonvolu uzi la pli utilan ŝablonon {{koord}}. Ekz-e vidu Trhové Sviny. Dankon pro via laboro! -- Yekrats 15:23, 3. Sep 2008 (UTC)

Redaktanto redakti

Saluton Pavla,

Vi nun estas "redaktanto" ! Kore, Thomas Guibal 08:40, 19. Nov 2008 (UTC)

Ĉeĥa paradizo - Bohemia Paradizo redakti

Saluton, Pavla. Mi ĵus vidis, ke vi permane transmetis la enhavojn el Ĉeĥa paradizo al Bohemia Paradizo. Sed tiel ne funkcias alinomigo de artikolo, ĉar tiam perdiĝas la historiaj informoj de la malnova artikolo. Super la artikolo ja troviĝas inter la ligiloj "historio" kaj "atenti" la ligilo "alinomigi". Per tio oni povas ŝanĝi la titolon de artikolo. Detalojn vi povas legi en la helpopaĝo Helpo:Kiel alinomi paĝon. Pro via faro la vikia alinomigo nun ne plu eblas, ĉar la nova titolo jam estas okupita. Ĉu mi "riparu" tion por vi? Kore --Tlustulimu 19:20, 10. Jul 2009 (UTC)

Vikipedia konkurso: Lastaj du tagoj redakti

Saluton! Mi ĝojas pro via partopreno en la vikipedia konkurso "Monato de Vikipedio". Bonvolu atenti, ke la konkurso finiĝas la 30-an de aprilo 2010 je 24:00 laŭ UTC. Tio signifas, ke vi ankoraŭ dum preskaŭ du tagoj povas redaktadi la konkursajn artikolojn kaj tiel plialtigi vian ŝancon gajni premiojn. Bonvolu tamen nepre definitivigu ĉiujn viajn deziratajn redaktojn antaŭ la supre menciita limdato, ĉar ni bedaŭrinde ne povos akcepti ajnajn redaktojn faritajn poste. Ankaŭ rimarku bone, ke nur artikoloj kiujn vi listigis apud via nomo en la konkursa paĝo kalkuliĝos kiel via kontribuo (ĉu eble vi dum aprilo redakt(et)is ankaŭ aliajn artikolojn kiuj estas en la listo, sed ne sciis pri tio kaj tial ankoraŭ ne indikis ilin?). En majo, post analizo de ĉiuj ricevitaj kontribuoj fare de la ĵurio, mi denove kontaktos vin. Marek "Blahma" BLAHUŠ 08:25, 29. Apr 2010 (UTC)

Dankas Arno Lagrange @


Malnovaj fotoj sen ŝablonoj pri permeso redakti

Saluton, Pavla! Kelkaj de viaj plej malnovaj bildoj (verŝajne fotitaj de vi mem) ne havas markojn pri permeso. Ekzemploj:

Ĉu vi bonvole aldonos ŝablonon {{PD}} al la fotoj aŭ la permeso-ŝablono de via elekto? Se vi havas problemojn aŭ demandojn, bonvolu sendi al mi mesaĝon. Dankegon! -- Yekrats 23:21, 5 Nov. 2011 (UTC)

Dosieroj sen indiko de aŭtoro redakti

Saluton! Ĉu vi bonvolus aldoni al la jenaj dosieroj indikon pri la aŭtoro? Se vi estas la aŭtoro, bonvolu indiki tion. Dankon.

darkweasel94 13:22, 26 Jul. 2013 (UTC)

Krome, mankas fonto por:

Kara Pavla, ankaŭ por Dosiero:Brožík.Naskiĝdomo.Třemošná.jpg ankoraŭ mankas informoj pri aŭtoro, jaro kaj fonto. Ĝi tial minacatas je forigo, ĉar "nekontroleblas la aserto de publikhavaĵeco", sed tia forigo laŭ mi tre domaĝus. Tial mi pledis prokrasti la decidon ĝis fino de aŭgusto, kaj lasi al vi (eble nun ankoraŭ ferianta) sufiĉan tempon doni pliajn informojn. Bonvolu klopodi savi viajn alŝutojn, kiujn vi sendube juĝas valora kontribuo, kaj doni tiajn fontajn informojn - eventuale konsidereblas ankaŭ ŝanĝo de licenco al "justa uzo". Vidu la protokolpaĝon Vikipedio:Forigendaj dosieroj. Sincere, ThomasPusch (diskuto) 22:20, 6 Aŭg. 2013 (UTC)

Pavla Dvořáková (d:Q12353699) redakti

Saluton! Bv. ensaluti al d:user:Pavla Dvořáková kaj sekvi la konsilojn haveblajn ĉe d:user:Rotsaert8000. Antaŭdankon! Amike salutas ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 20:51, 24 Feb. 2014 (UTC)

Profesio en informkesto redakti

Saluton, Pavla! Vi volis aldoni profesion al informkesto de Margit Turková. Vi povas uzi {{Informkesto homo|profesio=inĝeniero-agronomo}}. Sed oni rekomendas aldoni profesion nur al Vikidatumoj. Vidu Margit Turková, trovu deklaron "okupo", aldoni valoron, ĉi tie tajpu la profesion. Estas vere pli bone uzi Vikidatumojn. Se vi ne vidos tuj poste la profesion en informkesto, atendi momenton aŭ klali al Redakti fonton kaj klaki al Antaŭrigardo. Ĉu vi trovos tion aŭ ĉu mi faros tion? --LiMr (diskuto) 20:09, 1 okt. 2019 (UTC)Reply

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj redakti

Kara, Pavla Dvořáková, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj  

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)Reply