Sankt-Gotardo (montpasejo): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 14:
 
==Historio==
===La Diabla Ponto===
[[Image:Teufelsbrücke UR.jpg|thumb|100px|left|Diabla Ponto]]
La Sankt-Gotardo kun certeco estas historie la plej signifa montpasejo de Svislando kaj en iu senco la kialo, ke Svislando povis naskiĝi kaj en ĝia hodiaŭa formo ekzistas.
Kvankam la [[Romio|romianoj]] konis la Sankt-Gotard-Pasejon sub la nomo ''Adula Mons'' ili apenaŭ utiligis ĝin, ĉar la ''Schöllenen-Abismo'' de la rivero [[Reuss]] formis preskaŭ ne trapasebla obstaklon. Nur kiam en [[mezepoko]] en la jaro [[1230]] estis konstruita la tiel nomita ''Diabla Ponto'' (germane ''Teufelsbrücke'') la pasejo akiris strategian kaj ekonomian signifon.
 
===Imperia libereco por Urio===
La rapida transirvojo tra la Sankta Gotardo estis tre utila por la germana imperiestro [[Frederiko la 2-a]] de la [[Ŝtaŭfoj]]. La ebleco sendi kurierojn kaj soldatojn rapide tra la [[Alpoj]] por li kaj lia filo [[Henriko la 7-a]], kiu regis kiel reĝo en [[Germanio]], estis tiom grava, ke li koncedis la [[Urio]] en la jaro [[1231]] kontraŭ solviĝsumo kaj pando la statuson de imperia liberco, kio signifis, ke Urio devis obei nur ankoraŭ rekte al la [[imperiestro]]. Iom poste ankaŭ la kantonoj [[Kantono Ŝvico|Ŝvico]] kaj [[Untervaldo]] ricevis la statuson de imperia libereco.
 
===Habsburga monfonto===
Jam 50 jarojn post la konstruado de la Diabla Ponto la transirfrekvenoj tra la Gotardpasejo estis tiom grandaj, ke la doganenspezoj en [[Lucerno]] fariĝis unu el la ĉefaj enspezfontoj de la [[Habsburgoj]], kiuj nun komencis iom post iom plibonigi la straton.
 
===La konstruo de la strato kaj la epoko de la poŝkaleŝoj===
[[Image:Koller gotthardpost.jpg|thumb|100px|left|Gotardpoŝtkaleŝo]]
En la 18-a jarcento la malnova mezepoka piedvojo estis iom post iom anstataŭigita per vera strato, tiel ke fine de la 18-a jarcento povis esti malfermita [[kaleŝo|poŝtkaleŝlinio]] trans la Gotardo. Tamen la vojo trans la Gotardo ankoraŭ estis malfacila. En la jaro [[1818]] la registaro de [[Urio]] rekonis ankaŭ pro konkurenco de aliaj montpasejoj, ke la konstruo de bona strato trans la Sankt-Gotardo estis grava. En junio 1820 koni komencis per la konstrulaboroj, kiuj finiĝis en la jaro 1826. Ŝtonfalo detruis parton de la strato en la jaro 1826 kaj la rekonstrulaboroj daŭris ĝis [[1830]]. Nun sekvis nun la epoko de la poŝtkaleŝoj. En la jaro [[1902]] veturis la unuan fojon [[aŭtomobilo]] trans la Gotardo.
 
===Fervojtunelo===
En la jaro [[1882]] estis malfermita la [[Gotardtunelo|Gotardfervojtunelo]], kiu signifis la finon de la poŝtkaleŝepoko por la Sankt-Gotardo. Post la dua mondmilito la Gotardpasejo tamen akiris novan signifon pro la kreskanta aŭtomobiltrafiko. La malnova strato baldaŭ montriĝis ne plu taŭga por la nun aperanta aŭtomobilturismo de la postmilita [[Eŭropo]].
 
===La nova strato===
En la jaro [[1953]] la [[Kantono Urio]] komencis la plenkonstruon de la Gotardstrato. Oni konstruis novan diablan ponton. En somero [[1967]] oni povis malfermi la unuan parton de la tiel nomita Tremolastrato, la kompleta Tremolastrato estis tamen pasebla nur ek de 1977. Kun la malfermo de la [[Gotardstrattunelo]] tamen nur malmultajn jarojn post la finkonstruo la Sankt-Gotard-Pasejstrato perdis sian signifon por la trafiko. Hodiaŭ la strato havas nur ankoraŭ turisman signifon kaj servas en kazo de akcidentoj en la strattunelo kiel rezervovojo.
 
==Eksteraj Ligiloj==