Teatro Esperanto de Parizo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +
Linio 22:
reĝo" de Sofoklo, eroj el "Horaco" kaj el "Fedra" de Jean Racine, ero el "La respeklema p..." de Jean-Paul Sartre.
 
'''"La ruza kruĉo"''' estas revivigo de malnova pariza tradicio post [[Verda Kato]] (1920 - 1926), [[Bolanta kaldrono]] (1936 - 1939) kaj [[Tri koboldoj]] (1944 - 1956) kiu vivadis en la antaŭaj jardekoj ĉirkaŭ [[Raymond Schwartz]]. En la jaroj 78-a ĝis 80-a, ĉirkaŭ [[Ĵak le PuilLepŭil']] ĉefa kunorganizanto, dudeko da kutimaj geartistoj kaj kelkaj ekslerlandaj gastartistoj prezentis almenaŭ dudekvar foje artan kaj distran vesperon, po unu foje monate en pariza kafeja postsalono. La Tespa-geaktoroj abunde miksiĝis kun aro da artemuloj kiaj Ĵak le Puil, [[Serge Sire]], [[Jean-Pierre Danvy]], [[Laurent Septier]], [[Gaudry]], Raymonde Perault, Armelle Lequint, [[Stefan MacGill]], kaj multaj aliaj.
 
'''"Kulisoj, oficiala bulteno de Tespa"''' aperis ok-foje en 1977 kaj 1978. Ĝi raportis prï la surscenigoj de Tespa (artikoloj pri la verkistoj, la verkoj, la traduko, informoj pri la turneoj) kaj entenis diversajn priteatrajn artikolojn (scenarto, aktorotrejnado, teatroskoloj, ktp.) kaj beletrajn paĝojn. En 1979 ĝi fariĝis "Kulisoj internaciaj, arta kaj kultura gazeto" kaj ambiciis internacie raporti pri la teatraktivado en diversaj landoj. Tri numeroj aperis po unu jare, sed ĝi ĉesis aperi ĉar internacia materialo ne plu atingis la redakcion kaj krome ĉar okazis ŝanĝoj en la privata vivo kaj en la projektoj de la ĉefredaktoro, Solen''.