Jane Addams: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
aldonetoj
Linio 12:
'''Jane ADDAMS''' ([[6-an de septembro]] [[1860]], [[Cedarville (Ilinojo)|Cedarville]], [[Ilinojo]], [[Usono]] – [[21-an de majo]] [[1935]], [[Ĉikago]], Ilinojo) estas usona socia reformisto kaj [[pacifisto]], kiu ricevis [[Nobel-premio pri paco|Nobel-premion pri paco]] en 1931, divide kun [[Nicholas Murray Butler]]. Ŝi estas konata ankaŭ kiel fondinto de la ĉikaga Hull House, unua Popola domo en Norda Ameriko.
 
Ŝi diplomiĝis en 1881 en la Rockford College, poste plustudis en la filadelfia Virina Medicina Universitato (Woman's Medical College), sed ŝia malsano malboniĝis tiel, ke ŝi invalidiĝis por du jaroj. Post tio, ŝi traveturis Eŭropon (1883–1885, 1887–1888) kaj vizitis inter alie la popolan domon [[Toynbee Hall]] (fondita en 1884) en la industria kvartalo London Whitechapel. Kiam ŝi reveturis en la Usonon – kun kunveturanto Ellen Gates Starr – ili decidis krei ion similan. Ili organizis en laborista kvartalo de Ĉikago la tiutempe malplenan rezidejon de Charles Hull (konstruita en 1856) kaj ili nomumis ĝin al Hull House kaj enloĝis la 18-an de septembro 1889. La komunumo konsistis baldaŭ el 13 konstruaĵoj kaj ludĝardeno. Al ĝi apartenis ankaŭ tendumejo ĉe la bordo de Geneva-lago[[Ĝeneva Lago]], [[Viskonsino]]. Multaj sociaj aktivistoj kaj reformistoj – ekz. Julia Lathrop, Florence Kelley, Grace kaj Edith Abbott – vivis iom en Hull House. (Plimulto de la konstruaĵoj estis malkonstruitaj en 1963, sed la Hull-rezidejo restis je estimo al Jane Addams.)
 
Ŝi estis elektita en 1910 al prezidanto de la Nacia Konferenco de la Sociala Laboro (National Conference of Social Work). Ŝi aktive agadis en 1912 en la Progresiva Partio (Progressive Party) por prezidanteco de [[Theodore Roosevelt]].
Linio 26:
{{DEFAULTSORT:Addams, Jane}}
[[Kategorio:Usonaj verkistoj]]
[[Kategorio:Politikaj aktivuloj]]
[[Kategorio:Nobel-Premio pri Paco]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1860]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1935]]