Albrecht Ludwig Berblinger: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
kategorio
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Albrecht Ludwig BERBLINGER''' (naskiĝis la [[24-a de junio|24-an de junio]] [[1770]] en [[Ulm]], mortis la [[28-a de januaro|28-an de januaro]] [[1829]] samloke) estis germana tajloro, inventisto kaj [[flugpioniro]]. Li estas konata kiel "Der Schneider von Ulm" (= La tajloro de Ulm).
 
== Vivo kaj agado ==
Linio 5:
Berblinger pasigis sian infanaĝon en malriĉa familio. Kiam li havis 13 jarojn, lia patro mortis, kaj la knabo venis al orfejo. Li revis fariĝi horloĝisto, sed oni devigis lin iĝi tajloro.
 
En la aĝo de 21 jaroj li akiris la gradon de majstro en sia metio. Tamen lia ĉefa intereso plu estis la mekaniko, kaj krom esti tajloro li dediĉis sin ekzemple al la inventado de gamboprotezojgambo[[protezoj]].
 
Lia plej fama inventaĵo estis glisilo. Dum pluraj jaroj li observis la flugon de [[strigo]]j, konstruis kaj plibonigadis sian flugaparaton. La homoj mokis pri li, kaj oni eĉ minacis, forpeli lin el la tajlora gildo pro la faroj ekstermetiaj. Tamen li uzis ĉiujn enspezojn por sia invento.