i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Hans!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Biciklanto Bonvolu skribi resumon ĉe via redakto en Diskuto:Radiofonio Biciklanto 07:24, 27. Mar 2006 (UTC)


{{{4}}}

(nederlande)

Familiaj nomoj

Hans, ni skribas familiajn nomojn minuskle. Bonvolu ne skribi ilin majuskle. --Petr Tomasovsky 20:31, 11. Feb 2007 (UTC)

Tio ŝajnas ne klara: kelkaj skribas familiajn nomojn minuskle en titoloj, sed majuskle en tekstoj. Kio kaj kie estas la oficiala regulo? --Hans 20:45, 11. Feb 2007 (UTC)

Jen por vi estas 1 nova mesaĝo de Petro.
Saluton Hans, en la titoloj (kaj poste ĉie en la artikoloj) ni uzas minusklan formon de la familiaj nomoj, majuskle oni skribu komence en la artikolo la majusklan formon de la familia nomo, ĉion vi povas legi en Vikipedio:Diskutejo/Majuskligo de familiaj nomoj. Se vikipediistoj uzas aŭ ne uzas majusklan formon komence de la artikolo, tio estas alia afero. Salutas --Petr Tomasovsky 09:19, 12. Feb 2007 (UTC)

Dankon pro viaj provlegado kaj korektoj. Mi metis respondon + demandon ĉe ĝia diskutpaĝo. Afable, Bill O'Ryan 09:24, 13. Jun 2007 (UTC)

ne dankinde! --Hans 13:59, 13. Jun 2007 (UTC)

Helpalvoko por germana vikipedio

Estas grava la kunlaboro de germanlingvaj Esprantistoj ankaŭ en la germanlingva Vikipedio, por eviti, ke malamikoj de Esperanto estingu artikolojn pri Esperanto. Jen eblaj kontribuoj: Longigu kaj kompletigu Esperanto-relevantajn artikolojn en la germanlingva enciklopedio. Pripensu, en kiuj germanlingvaj artikoloj eblas aldoni informon pri Esperanto. Grava: Kiam oni scias pri personeco, kiu aperas en la vikipedio, ke temas pri Esperantisto, chiam aldoni tiun informon. Aldoni ligojn al Esperanto-relevantaj paghoj. Precipe Iu Weissbier faras kvazaux krucadon kontraŭ Esperanto-artikoloj en la vikipedio germana - helpu bremsi tiun personon kaj similajn! Amike -DidiWeidmann 03:01, 21. Nov 2007 (UTC)

saluton, Didi! jes, volonte. Mi ech jam unufoje enŝteligis rimarkon pri nia lingvo en la platdüütschan parton de Vikipedio. Sed laste mi estis tro okupita pri aliaj Eo-aferoj. Ne tiom vi rimarkos miajn pli oftajn kontribuojn kiuj estas nur korektoj. Krom aliaj mi korektas akuzativojn aldonante aŭ forprenante n-ojn, laŭ bezono. Mi forte kredas, kontraŭe al aliaj, ke nia lingvo estas facila. Mi jam faris prelegojn pri tiu temo.

Por pruvi tion, ni nepre devas skribi bonkvalitajn, senerarajn tekstojn, por demonstri bonan lingvon, speciale al komencantoj. Ankaŭ mi kredas, ke korektoj povas montri al aŭtoroj, en kiuj partoj ili povas plibonigi sian lingvon.

Mi ege bonvenigas korektojn de MIAJ eraroj. Ankaŭ al mi stultaj eraroj okazas. Memkompreneble ne pro stulteco, sed pro la presdiablo (koboldo ne estas sufiĉe forta vorto).

Bedaŭrinde kelkaj de ni tro ofte liveras municion al kontraŭuloj per i.a.

- eraroj, kiel diskutite

- nefruktodonaj diskutoj pri la kvanto de Esperantistoj

- nefruktodonaj diskutoj pri esperantigo de personaj nomoj. Zamenhof mem ne skribis Zamenhofo. Li pravis.

- sama, parte, pri landnomoj

- tute ne adekvata bonkvalita propagando pri la KVALITO de nia lingvo.

- ne sufiĉa laboro por uzo de Unikodo. Aĉe aspektaj tekstoj en x-kodoj ĝenas min kaj speciale novajn interesulojn, kiuj unue pensas, ke Eo havas terure malfacilan ortografion.

- ......

Tuj poste mi gustumos Weissbier

dj4pg@t-online.de

--Hans 17:50, 6. Dec 2007 (UTC)

Saluton Hans, kiel mi kontrolis, vi ne alŝutis la bildon (dosieron) ĉi tien. Do, necesas, ke vi alŝutu ĝin (ĉar ĝi evidente ne troviĝas en Commons) kaj poste en la paĝo korektu vorton "bild" je "dosiero" aŭ eblas ankaŭ la angla "image" (aliaj lingvoj ĉi tie ne estas "permesitaj" rilate al aperigo de la dosieroj). Jen ĉio. Sukceson! Petro@diskkont 17:23, 13. Jan 2008 (UTC)

Saluton Hans, mi alŝutis dosieron al Vivdaŭro (tekniko). Se vi kontrolos, kion mi faris, certe vi komprenos, kion fari por venontaj viaj alŝutoj. Certe estus bone korekti la germanan nomon al esperanta klarigo. Petro@diskkont 19:14, 3. Feb 2008 (UTC)

mi malfermis vian hejmpaĝon. Tie mi ne trovis hispana-Esperanto. Kial? Ĉu ankoraŭ mankas aŭ ĉu mi faris eraron? --Hans 22:08, 12. Jan 2008 (UTC)

Devas ŝanĝi la tradukadotipon, ekzemple, implicite estas Hispana-Kataluno. Se vi ankoraŭ havas problemojn, vi povas eniri en nia irc kanalo, irc.freenode.net #apertium . Francis Tyers 13:17, 27. Jan 2008 (UTC)

Viaj lastaj novaj ĝermoj

Kara Hans - ĝenerale estas laŭdinda la helpo al la disvolvigo de nia vikipedio. Tamen gravan peton: Vi ĵus kreis novajn ĝermojn Kuomintango kaj Kulako, kiuj neniel sufiĉis al la kondiĉoj de minimuma vikipedia artikolo: Konsistis el ĵus unu frazo, mankis ĉiaj ligilioj (al lalilingvaj versioj) ktp.: Mi tre bone vidas el via profilo, ke vi ne estas simpla novulo kaj nescianto - do vere la elkoran peton, ke la novaj paĝoj sufiĉu al minimumaj bazkondiĉoj, por ke oni ne tuj devas ilin forigi. (Se vi enmatas la novan tekston kaj intencas pluredakti ĝin, tiam faru kun la Redaktas - Dankon DidiWeidmann 12:10, 24. Feb 2008 (UTC) PS: Por Kuomintango mi faris al mi la penon meti ĝin en la minimuman redaktoformon. Pri Kulako tiun peton mi redonas al vi. Se tio ne okazas, tiam mi oponias, ke oni devas ĝin anstataŭigi per simpla alidirektilo al Kolektivigo en la Sovetunio, ĝis la ĝermo atingos nivelon, kiu meritas propran artikolon. Amike DidiWeidmann 12:15, 24. Feb 2008 (UTC)

kara Didi, dankon pro via laboro en "kuomintango". Pri la ĝenerala problemo:

Mi tralegis la tiurilatajn artikolojn "ĝermo" kaj "perfekta ĝermo". Mi majuskligis interesajn partojn.

El artikolo Ĝermo: Tio en Vikipedio estas TRE mallonga artikolo, ĝenerale enhavante nur unu paragrafon aŭ malpli. Ne malmultaj el ni malamas ĝermojn, kvankam povas esti eble necesa demono: tre bonaj Vikipediaj artikoloj komenciĝis kiel ĝermoj. Pri niaj artikoloj estas same kiel pri la plantoj, necesas nutri kaj flegi la ĝermojn, por ke ili elkresku!

El artikolo "perfekta ĝermo": Ĝermoj, iam malrespekte nomataj Stumpoj, ofte estas konsiderataj nigraj ŝafetoj de la Vikipediejo. Multaj homoj primokas ilin, kaj faras malbonajn komentojn pri la abisma KVALITO de informo havebla ĉe Vikipedio. Tamen el ĝermo povas elkreski bonega artikolo. Preskaŭ ĉiuj artikoloj de Vikipedio naskiĝis malgrandaj.

Kreante aŭ redaktante (aŭ kritikante, Hans) artikol-ĝermon, memoru ke ĝia valoro estas ĈEFE ĝia iĝonteco, kaj ĝi kresku, se ĝi iĝos iu ajn. .... bona maniero por LOGI LA ATENTON de aliaj .... malgranda redakto aperos ĉe la paĝo de "Lastaj Ŝanĝoj" , kie multaj vikipediaj veteranoj ĜUAS sekvi aktivecon, kaj helpi kiam estas laboro farota.


Mi ne trovis ie, kiun MINIMUMAN kvaliton aŭ larĝecon havu ĝermo. Ĉu mi pretervidis iun?

Mia celo en tiuj kazoj, kiam mi aŭ ne havas la (tujan) tempon aŭ la spertecon fari artikolon estas ekzakte, atentigi (iun el) la multaj legantoj de "lastaj ŝanĝoj", ke estas temo, kiu ĝis nun ne estas pritraktita, kiu estas interesa, valoras kreskigon kaj pri kiu iu leganto eble spertas.

konkludoj kaj petoj al vi:

- ne hastu! Atendu dum pli ol nur malmultaj tagoj! En tiu kazo vi jam "agis" post 2 tagoj.

- tre vershajne iu ĝuos aldoni mankanton, ĝis la rimarko "ĝermo" povas esti forigita.

- ne forigu ion, kio laŭ temo valoras resti, kreski. Ne tro akcentu nur la momentan longecon.

- eble mi mem trovos tempon aŭ materialon, kaj sama rezulto...

Mi ege esperas, ke vi akceptas. --Hans 14:11, 24. Feb 2008 (UTC)

kara Didi

Post via iom granda laboro (kaj mia atentema respondo) via fina respondo tute mankas.  :-(( --Hans 16:05, 15. Okt 2009 (UTC)

Listo de esperantigitaj programoj

Saluton Hans. Vi aldonis al Listo de esperantigitaj programoj#Iloj la programon Microsoft Word. Ĉu ĉi tiu programo vere ekzistas en ESepranto? Tio estas tute nova por mi. Ĉu Microsoft jam tradukis ĝin? --Michawiki 10:30, 27. Feb 2008 (UTC)

saluton Michawiki! Eble estas formale neĝusta, diri, WORD estas EN Esperanto. Ĉe multaj programoj la programo mem ja ne estas en Eo, nur iom pli ol Helpteksto ekzistas. En firefox bedaŭrinde mi ne facile trovas la "Esperanto-version". La Esperanto-parto estas ankoraŭ ne oficiala, kaj kashita. :-(( Sed WORD bonege FUNKCIAS en Esperanto, kaj tio gravas por ni. Eble/certe vi scias tion. Oni povas skribi tekstojn en bela, ĉapelita Esperanto-alfabeto. Helptekstoj en Eo pri "kiel fiksi la klavokombinojn" ekzistas, la oficiala kunligo mankas, ne malsimile al tio ĉe firefox.

Vidu mian aldonon en Viki "Mikrosofto", aliaj programoj, pri Unikodo. Mi laste aldonis tion, ĉar mi nun, pli ol 10 jarojn post la apero de tiu Esperanto-taŭga programo ankoraŭ renkontas samideanojn, kiuj ne povas skribi bele, ĉapelite. Mi ricevis leterojn kun strangaj, malbelaj skribajhoj, kun tre diversaj transskriboj x, W, ´, ^ antaŭe, komputile, kaj permane aldonite. Tio okazis eĉ kun konataj funkciuloj de la movado!! Mi taksas, ke eble kvarono de la samideanaro ankoraŭ ne konas la relative komfortan metodon per WORD. Do tiu solvo bezonas pli da informo kaj propagado.

Se vi samopinias pri tio, kaj ankaŭ, se vi malsamopinias pri nomigo de WORD kiel Esperanto-programo, bv. skribi ion pri tiu "problemo" je la diskut-paĝo. Mi tiam respondos, espereble aliaj ankaŭ, por aŭ kontraŭ. Se evoluas iom vigla diskuto el tio, tio helpos, ke ne plu aperas tiom multaj malbele skribitaj tekstoj en nia amata lingvo.

Se el tiu diskuto montros plimulto kontraŭ nomigo de WORD Esperanto-programo, mi volonte fortiros tion. Sed iu instalu alian liston aŭ aliajn tekstojn, kiuj informas pri la eblecoj. Mi ege malŝatas, ke aliaj lingvoj, ekz. korea, japana, vjetnama, kaj certe multaj aliaj, perfekte majstris la problemojn de iliaj specialaj alfabetoj (en komputiloj), sed ni ne. --Hans 14:26, 27. Feb 2008 (UTC)

Saluton Hans. Legu la titolon kaj la unuan frazon de la paĝo: Listo de esperantigitaj programoj kaj - "Listo de esperantigitaj programaroj estas listo de programaroj kiuj havas esperantlingvan version, tradukitaj de uzanto-grupoj." Do, ĉi tiu paĝo estas la malĝusta loko por programoj, kiuj nur subtenas esperantajn bezonojn. Mi ne scius, kial longe diskuti pri tio. Programoj, kiuj subtenas Unikodon, kaj per kiuj, vi tial povas tajpi esperantajn signojn, estas centoj. Sed ili ne estas tradukitaj en esperanto. La aliaj du programoj, kiuj troviĝas en Listo de esperantigitaj programoj#Iloj, la unikodaj redaktiloj Unired kaj Simredo estas tradukitaj en esperanton. Mi momente ne scias, ĉu en eowp paĝo ekzistas, kiu listigas programojn, kiuj subtenas unikodon aŭ paĝo, kiu listigas programojn, kiuj subtenas bezonojn de esperanto. Tie estus la ĝusta loko por Word. -- Kio koncernas Firefox, ne demandu nur, kiel oni povas esperantigi Firefox, sed legu ankaŭ respondon. Vi jam dufoje demandis, pasintjare en la Diskutejo kaj ĉi-monate sur la paĝo Diskutpaĝo Mozilla Firefox. Ambaŭfoje mi respondis, sed ŝajnas, ke vi neniam reagas al respondoj. Firefox ne estas kaŝita, ĝi nur estas ankoraŭ ne oficiala, ĉar ĝi ĝis nun ne estas fintradukita. Sed vi povas jam uzi ĝin. La elŝuta paĝo estas ĉi tie. Atentigoj pri aktivigo trovos sur Diskutpaĝo Mozilla Firefox. Se vi ankoraŭ havas demandojn pri tio, demandu min. Salutojn, --Michawiki 16:08, 27. Feb 2008 (UTC)

Sugesto

Bonvolu rigardi mian sugeston por reorganizi vian uzantoskatolon. se vi ŝatos uzi {{Babel}} en via uzula paĝo, bonvolu forigi |kat=ne kiu malhelpas ke mia sugestopaĝo estu ordigita en kategoriojn, dum via uzula paĝo devus esti. Arno Lagrange  21:36, 10. Mar 2008 (UTC)

kara Arno, mi ne komprenis vian sugeston. Bedaŭrinde ne reagas la indiko kiel kutime "antaŭa/nuna". Mi ne trovis, kie estas ...code kat ... ktp. Bv. klarigi.

Mi instalis mian vikipediistan paĝon per kopiado de alies paĝo kaj postaj ŝanĝoj de la enhavo kie aplikebla. Se eblas, bv. konstrui ekzemplan paĝon, kiun mi povus simile uzi. --Hans 13:49, 11. Mar 2008 (UTC)

Titanic

Saluton Hans, en Titanic estis uzitaj ŝablonoj por kaŝi kaj montri partojn de teksto, por ke ĝi ne estus tiom longa. Kiam la ŝablonoj ĉesis funkcii, mi forprenis ilin. Bonvolu kompari Titanic kun ŝablonoj. Mi skribis ilin tie tial, ke kiu volus legi la plenan paĝon, tiu "disvolvu" la tekston mem. Salutas Petro@diskkont 05:24, 15. Mar 2008 (UTC)

1) Bonvolu atenti, ke la koncernitaj artikoloj (senfrazaj kaj nekompreneblaj) normale apartenas al la "Trihora tempolimo" difinita malsupre de la paĝo pri forigendaj artikoloj : ĉar ni atendis du semajnojn anstataŭ tri horoj, ni do jam montriĝis precipe indulgemaj. Mi kiel administranto devas kontroli, ke tiaj fuŝaĵoj ne restu tro longe en la artikolspaco kaj ne ridindigu Vikipedion.

2) Ekzamenante la lastajn kontribuojn de Illuminatus, mi plie vidis, ke li ŝajne rezignis sian kluzo-projekton kaj nun kunlaboras pri aliaj temoj. Mi lasis lastan averton sur la paĝo (kaj ne tuj forigis la artikolojn) ĝuste pro tio, ke li eventuale povu kontesti tion.

3) Bonvolu ne admoni min, kvazaŭ mi estus petolema knabo. Se vi interesiĝas pri pozitivaj agoj, vidu miajn kontribuojn, ekz. mian plej lastan tradukon.

Kore, Thomas Guibal 16:18, 24. Mar 2008 (UTC)

Thomas, vi pravas, plejparte. Kaj tial mi pardonpetas pri mia admono.

p.s. La artikolo mem pri la "kluzo Liebenwalde" ŝajnis al mi ne granda problemo, per kelkaj korektoj kaj aldonoj ĝi povis esti riparita. Sed post mi atingis la kategorion kluzo kaj la "modelon", mi nun komprenas, ke illuminatus liveris entute riparendan aferon. Ŝajne li ne plu interesas pri prilaboro. Almenaŭ unu linio pri kion fari de li helpus kompreni.

--Hans 13:41, 26. Mar 2008 (UTC)

Dankon pro viaj korektoj al Schleuse Liebenwalde. Ĝi tiel verŝajne estos la nura konservebla artikolo de la tuta kategorio. Konforme al la propono de Marcos, ni atendu unu plian semajnon antaŭ forigado. Kore, Thomas Guibal 14:17, 26. Mar 2008 (UTC)

Dankon

Dankon pro via korektado de Vikipedio:Regularo pri justa uzo! -- Yekrats 15:39, 6. Maj 2008 (UTC)

Estis plezuro! Do ŝajne vi eĉ 100% akceptas ĉiujn miajn korektetojn. Post kelkaj parte fortaj kritikoj pri miaj laboroj (de aliaj) tio estas des pli plezuriga.--Hans 14:58, 8. Maj 2008 (UTC)

Saluton Hans, mi hazarde ĵus trovis kaj legis vian respondon. Vi pravas, ke ne necesas koleriĝi : ni iom trankviliĝu kaj diskutu.

Ĉu vi fakte estis la originala kreinto de la forigita versio de la artikolo ? Se mi rememoras korekte, la kreinto estis IP-adreso, do mi ne povis scii, ke vi estis la verkinto. Kaze, ke mi scius tion, mi verŝajne ne havus la saman reakcion, ĉar tia kreado fare de sperta vikipediisto kompreneble aperus al mi kiel provizora versio, dum la sama kreado fare de anonimulo estas suspektinda kaj similas al la dekoj da diverspecaj fuŝaĵoj, kiujn mi devas forigi ĉiusemajne. Per la forigo, mi do ne celis ataki vin aŭ alian vikipediiston persone : ĝi aperis al mi kiel tute banala formalaĵo, kaj ne eĉ dum unu sekundo mi dubis, ke la forigo povus esti problema.

Surbaze de la supra paragrafo, nun provu imagi mian tujan impreson, kiam mi legis vian unuan, sufiĉe brutalan mesaĝon ("ĉu vi ne havas horloĝon", ktp...). Konsiderante, ke mi jam antaŭ nelonge spertis alian malmildan kaj iomete maljustan kritikon el vi (pri la forigpropono de Schleuse Liebenwalde), mi konfesas, ke mi simple furioziĝis, kaj do faris al vi tre akran respondon.

Ja ekzistas la trihora tempolimo, kiun vi tute prave menciis. Mi ne atentis pri tio, kaj verŝajne forigis la artikolon antaŭ tri horoj. La "reguloj" por forigendaj artikoloj praktike estas nur konsil-gvidiloj por administrantoj : miaopinie por ĉiutaga administranta laboro plivole reĝas iniciatemo kaj sagaceco. Mi tamen ne kontestas, ke pro manko de informo mi faris eraron tiukaze.

Mi esperas per tiu ĉi mesaĝo solvi la miskomprenon pri la tuta afero. Kore, Thomas Guibal 17:08, 10. Maj 2008 (U

Nur hodiaŭ mi rimarkas, ke shajnas, ke mi ne respondis al vi, Thomas. Mi respondis jam en la diskutejo de la artikolo Chateau Lynch-Bages mem. Jen kopio de mia respondo tiea:

"verŝajne forigis la artikolon antaŭ tri horoj."

Vi interagis jam dum mia ektraduko. Iam neklara estas por mi la "historio" de la artikolo, en kiu mi ne trovas la fremdlingvan version. Laŭ tempostampoj: - unua versio 12:49, - mia plendo/peto 12:51, ... La unua versio portas mian Nomon, ne IP. Ĉu ekzistis versio antaŭ la versio de 12:49 ?

Mi estis antaŭjuĝigita per antaŭaj fortaj kritikoj. Eble ankaŭ vi estis antaŭjuĝigita per viaj spertoj pri vandaloj kaj fuŝhaĵoj. Mi esperas ĝenerale (do ne speciale de vi) plian paciencon kaj toleremon en la vikipedio.

Estus avantaĝa, se ni havus du ilojn en la vikipedio:

  • pli komfortan eblecon meti duonpretan tekston rapide en apartan ujon "malneto".
 Mi rimarkas, ke ne nur mi konservas tro ofte, antaŭ la afero estas vere preta.  
  • programeron, kiu memorigas onin pri intencata ago post certa tempo, kiu do iom aŭtomatigas la

paciencon.

al paca estonto! --Hans 14:33, 12. Maj 2008 (UTC) enmetita --Hans 20:48, 27. Maj 2008 (UTC)

Akuzativo post anstataŭ?

"Anstataŭ" estas prepozicio, oni ne uzas akuzativon post ĝi. Do mi nuligos la korektojn kiujmn vi faris en mia artikolo. Amike. PaulP 13:53, 12. Maj 2008 (UTC)

bv. indiki, pri kiu artikolo vi nun skribas.--Hans 14:02, 12. Maj 2008 (UTC)

Warum

schreibst du mir unbegründete persönliche Beleidigungen auf meine Diskussionsseite? --Sebastiano 16:51, 14. Maj 2008 (UTC)

Forigo de la diskutpaĝo al la artikolo Mozilla Firefox (ĉiama?)

Kial vi forigis la enhavon de la diskutpaĝo al la artikolo Mozilla Firefox? Tio estas oficiala diskutpaĝo. Vi povas forigi enhavojn sur la diskutpaĝo al via uzantpaĝo, sed ne la enhavon de diskutpaĝo al Vikipedia artikolo. Ĉu vi ĉiam forigos la enhavon de paĝoj, kiu ne plaĉas al vi? --Michawiki 04:08, 19. Maj 2008 (UTC)

Estas du demandoj. Respondoj: 1) mi ne memoras. Eble eraro formala, eble la enhavo ... 2) ne. Normale mi komentas ĉion, ... --Hans 10:51, 26. Okt 2010 (UTC)

Ŝiroko / saharastaub

Vi demandis: "ĉu iu povas bv. funkciigi la dosieron "saharastaub?" Tiu bildo estis alŝutita al la germana vikipedio, ne al la Komunejo. Tial ĝi ne estas videbla en la esperanta vikipedio. – Umberto 20:17, 29. Maj 2008 (UTC)

ŝablono

Jes, mi povas helpi vin. Kian aspekton vi dezirus? -- Yekrats 20:21, 1. Jun 2008 (UTC)

Mi faris la ŝablonon {{Interpunkcio}}. Vi povas uzi tiun ŝablonon kiel gvidilon por vian. -- Yekrats 20:28, 1. Jun 2008 (UTC)

Dankon, kara Hans!

Mi efektive estas la komencanto. Decembre mi elŝutis la lernolibron de Boris Kolker kaj legis ĝin en maloftaj liberaj minutoj. Nun mi abonas kaj legas la revuojn "Monato" kaj "BA", diversajn librojn plus laboras en Vikipedio. Bedaurinde mi povas skribi en tiu nur malfrue vespere, kiam mia cerbo jam malbone laboras:) kaj tio klarigis parton (ve, ne ĉiujn!) da miaj eraroj. Mi nepre penos plibonigi mian Esperanton. Eble, kun via helpo kun korektado. Dankon!--RG72 05:58, 23. Maj 2009 (UTC)

Volonte mi helpos. Mi atentos speciale viajn kontribuojn kaj tralegos.--Hans 14:24, 25. Maj 2009 (UTC)

Dear Hans

First, let me apologize for not writing in Esperanto (though I can read it my knowledge is not sufficient enough to write it clearly and correctly), but in English because of the aforementioned reasons.

And now, to the point. :-) I have seen on the Neo (planlingvo) discussion page on Esperanto Wikipedia (http://eo.wikipedia.org/wiki/Diskuto:Neo_%28planlingvo%29) that you had written that you possessed a copy of the ˝Rapid Method of Neo˝. Since I am (along with some other people on this group http://groups.yahoo.com/group/FriendsOfNeo/) interested in Neo but unable to get to the real materials I wonder if it would be a problem for you to scan the book (or have it scanned) and put online, of course if the costs are not too great (and I believe they should not be).

You can contact me on my talk page http://en.wikipedia.org/wiki/User_talk:ArkinAardvark or at the email arkinaardvark@gmail.com.

--ArkinAardvark 13:52, 13. Okt 2009 (UTC)

Dear Arkin, Jes, I posess that book. It is 402 pages, format A5. With scanning I see a problem, it would take endless time. Easier would be copying by my copyshop. I guess that could cost around 40 € plus mailing. But I see a chance to get another copy from my friends. Can I offer them 20 € for one?

To the language. I am interested generally in the subject constructed languages. As expert for economy and finances I am especially interested in the (possible) economic effects. I calculated (others did similar), that such language could both save billions of dollars and improve international understanding. I studied several constructed languages regarding this aspect and wanted to see the advantages of them. To my big disappointment, almost all authors of such projects do not give arguments, e.g. the author of Neo, lately of fasile. I think, everybody working in this field should care. That includes comparison of at least Esperanto, ido, interlingua. But I find very little. I expected a foreword in the Neo-book about, why it has advantages against existing projects. Why people should invest time in it.

I personally wrote a study about the economic advantage of learning Esperanto against learning English in case of a german student.

I hope you have this page in your attention list and see this reply. ghis!alvid! --Hans 16:34, 15. Okt 2009 (UTC)

For God's sake you have THE book. Of course you can (and you definitely should!) ask them!
As for money, I can offer 20- 30 € at maximum, (the second ammount has the mailing costs included). If that's OK tell me, preferably on email (see my userpage).
Also, I would be interesting in reading your study (as well as any other interesting material on conlangs).
Ghis!
--ArkinAardvark 11:56, 16. Okt 2009 (UTC)

saluton denove, I will ask and hope there will be one available.

Meanwhile I looked into the Yahoo-group "friends of Neo". Are you a member? If yes, maybe you saw also this message:

> If anybody like to buy Rapid method of Neo, look at this link: > http://www.priceminister.com/offer/buy/18219402/Alfandari-Arturo-Rapid-Method-Of-Neo-Livre.html

There is an offer for 49.50 € alvid! Hans --Hans 15:56, 16. Okt 2009 (UTC)

Yes, I'm a member and we're trying to get a copy of each of AA's books; however, I'm pretty tight with money so I would prefer your offer. :-)
--ArkinAardvark 16:54, 16. Okt 2009 (UTC)

I asked the german Esperanto library. They have one copy, but only one, don't want to sell it. Sorry! I read in your page, that you are at least somewhat expert of various constructed languages. Do you see advantages in one or the other? Which advantages especially could have Neo? AA, as I already wrote in the article, did not give arguments.

  • in interlingua I see, (and I discussed with a fan of it) that they have two groups quarreling: a northern and a southern. Both claim that certain words are more "natural". This naturality is valid almost only for those who already learned latin. Also quite many words are very irregular. In Esperanto I like the regularity, which clearly helps understanding of the grammar.
  • Neo allows variances, which has same effect probably. The possible shortcutting of many words reduces the redundancy, and does not help recognition.

In the Y-group there is a message with link to a copy of the first 30 pages of the book. These contain the most important part. The rest is dictionary. ghis!--Hans 19:39, 23. Okt 2009 (UTC)

advantages or disadvantages of languages

  • I'm not studying them to find advantages or disadvantages, but rather out of pure linguistic interest - I think that every language has it's own *beauty and to speak of certain language being better or worse is pointless from a linguistical standpoint - there are only more or less desirable and *convenient characteristic given the certain circumstances and requirements.
  • As for Neo, I find it (even though I would contradict myself by saying so) almost perfectly balanced - grammatically simple yet fully expressive and *nuanced, with vocabulary more or less easily recognizable but interesting and a bit exotic with obvious Volapuk influence.
  • --ArkinAardvark 10:51, 26. Okt 2009 (UTC)

You wrote:

 I think that every language has it's own *beauty and to speak of certain language being better 
 or worse is pointless from a linguistical standpoint ...

National languages have developed without a target. For them this is pointless, you are right.

But constructed languages have targets. To my opinion they should have. Zamenhof has written in detail about his intentions. Esperanto should be an easy to learn means of understanding for everybody. So it is not intended for such people, who first learned latin during countless hours and then come to learn simplified latin dialects as latino sine flexione, latino semplificato or interlingua. The authors of new projects should clarify their targets. To say simply, to call a project "fasile" without intensive proof is not sufficient.

Re recognizability of vocabulary. This is one of the subjects discussed among supporters of language projects. Among them details:

  • percentage of generally known latin roots
  • recognizable amap "original" orthography

For people who do not know any latin or latinid or other european languages other details are important for recognizability (for the rest of mankind too):

  • The regularity.

In Esperanto the endings of the majority of all words, e.g. verbs, adjectives, adverbs make their grammatical function easily recognizable. Even if a part of the words is not known, the structure of the whole sentence is recognizable. Several projects incl. Neo do not consider that enough. --Hans 16:11, 2. Feb 2010 (UTC)

Saluton, kara kolego. Ne koleriĝu, la de mi aldonita ŝablono ne estas nur persona pritakso, kiu evidente nenion aldonis al via tasko, sed eble helpis aliulojn kiuj povas surface trarigardi artikolojn kaj vere povus helpi, se ili vidas ke necesas polurado. Tamen ŝajne vi miskomprenis la aferon kaj sentiĝis atakita; tiele vi forigis la averton, kiun mistrafos eventuala spertulo kiu devos legi la tutan artikolon ĝis kiam tiu vidos vian suban averton. Tio ne estas mia intenco. Mi ne povis helpi ĉe la ŝablonoj, ĉar mi mem ne estas fakuloj; se temus pri lingva polurado, mi mem estus farinta tion, ĉar tion mi faras ĉiutage al dekoj da artikoloj ĉu de konatuloj ĉu de nekonatuloj. Nur por la plibonigo de Vikipedio. Ĉiukaze ne estas kutimo lasi personajn avertojn pri la daurigotaj artikoloj: pri tio funkcias jam deciditaj avertoj, kiaj redaktata, polurinda, ĝermo ktp. Por aliaj aferoj je via dispono. --kani 20:21, 30. Sep 2010 (UTC)

Saluton. Kion oni faru ĉe iu paĝo devas esti diskutata en la diskutpaĝo de tiu paĝo per klako al diskuto. Tiele, libere oni povas pristudi la situacion kaj poste ŝanĝi aŭ ne la paĝon. Tiele mi sendis tien vian verton pri la titolo kaj mian opinion pri ĝi.

Ni pripensu, ĉu la titolo en Esperanto estu ŝanĝita al Likvala aŭ Likŭala.
Mi opinias pli ĝusta la solvon Likvala kiu estas pli esperanta, kvankam al mi estas pli facile prononcebla Likŭala.--Seminario 11:59, 19. Okt 2010 (UTC)

Krome, kvankam ĝi estas ĉe Etnologue, mi ne trovis mencion de tiu lingvo en angla, esperanta aŭ franca vikipedioj. Tamen estas koncerna artikolo ĉe Bantua lingvaro, kie aperas ligo al Lingala lingvo sed ne al Likwala. Mi supozas, ke estas enorma mozaiko. Tamen indus por Vikipedio trovi la koncernajn artikolojn en alilingvaj versioj, se ne temas pri esperantaj temoj. Kaj tion mi ne trovis.--Seminario 12:05, 19. Okt 2010 (UTC)

Saluton Hans, mi ĵus alinomigis la artikolon. Mi petas vin aldoni komentojn en la diskutpaĝon kaj ne en la artikolon mem. Same bonvolu ne lasi germanlingvan tekston videblan en la artikolo, aldonu ilin kiel komenton, tiel la artikolo mem restas bonstata. Fine, kiam vi kopias parton de alilingva teksto, bonvolu atenti, ĉu ili jam ekzistas aŭ ne en la esperanta artikolo (mi ne ŝanĝis komence de la artikolo, kvankam estas esprimite dufoje la sama afero, sed mi forviŝis la duoblajn bibliografion kaj eksterajn ligilojn. Amike, Bea 09:43, 26. Okt 2010 (UTC)

Dankon Bea!

  • por la alinomado
  • la nomo Aŝurbanipal ŝajnas la pli ĝusta. Mi ĝis nun lernis Asurbanipal
  • por la multaj korektoj

Sed pri la kritiko: mi nur bedaŭras la multajn neperfektaĵojn, sed ne povas helpi facile. Bedaŭrinde iu nekonata forviŝis parton de mia persona diskutteksto, kiu antaŭe donis iom da klarigo pri miaj spertoj pri formalaĵoj. Do por iom klarigi:

Ĝuste antaŭ duona horo denove okazis tre ĝena afero: Post kiam mi estis tradukanta unuajn du paĝojn de lingve komplika teksto, min altelefonis iu. Mi ne stokigis la tekston, pensante, ke ĝi restos. Sed reveninte mi vidis, ke ĝi estis for. Preskaŭ unu horo de laboro perdita! :-((

Venontan fojon mi probable stokigos la duonpretan, erarojn enhavantan tekston por ne riski la perdon. Memkompreneble tia teksto meritos kritikon, sed ĉu helpas la kritiko vere? Se eble mi nur povas daŭrigi la laboron kaj mem pliperfektigi ĝin post unu tago mi trovos jam kritikon (parte tre malĝentilan, almenaŭ superfluan, ĉar mi ja mem scias, vidu sube AA). 1) Via kritiko ja estas a) ĝentila b) ne en la teksto. b) vi plibonigis anstataŭ nur kritiki. Denove dankon!!

solvo ebla? Mi deziras butonon "tuja stokigo kiel malneto". Nur unu puŝo! Ni nun havas nur la tri butonojn

  • Konservi ŝanĝojn
  • Antaŭrigardo
  • Montri ŝanĝojn

Kvara butono "tuja enmalnetigo" estus solvo. Mi gardus mian laboron kaj vi, la publiko, ne estus ĝenita. La nunaj eblecoj bezonas ĉiuj pli ol 3 butonpuŝojn, kaj 100% da koncentrado, do estas riskaj.

rim. 1) Mi provis versiojn:

  • AA eraro en la teksto, rimarko en la diskut-paĝo: reago okazis: forta, malĝentila kritiko, en la teksto. malagrabla
  • BB eraro en la teksto, mia rimarko tuj sub la "eraro": reago: pli bona. Tial mi tiun metodon preferis, ankaŭ en la teksto pri Aŝurbanipal
  • CC versio 3 vidu supre: "Ĝuste antaŭ duona horo...." El MHPV la plej malplaĉa.
  • via komento "teksto estu bonstata". Ein frommer Wunsch! Ja ne ekzistis bonstata teksto, do mi pensis, ke pli bone estus teksto, kiun kelkaj (ekz. la germanan aŭ anglan sciantaj) povus kompreni, ol tute nekompreneblan. Venos tempo, venos solvo!

kore salutas --Hans 14:14, 26. Okt 2010 (UTC)

Dankon, Hans, pro la detala klarigo. Jen kiel mi faras, depost kiam mi perdis tekston: mi aldonas la tradukotan tekston kiel komentaron al la esperanta artikolo, kaj iom post iom laŭ antaŭenigo de la traduko mi malpligrandigas kaj fine malaperigas la komentaron. Tiel mi povas tre ofte, simple "konservi ŝanĝojn". Krome ekzistas ŝablono "redaktata" (se mi bone memoras), kiun vi povas enmeti komence de la artikolo. Tiel ĉiu scias, ke vi prilaboras la artikolon, kaj neniu kritikos antaŭ la forigo de la ŝablono; kaj vi povos "konservi ŝanĝojn" kiam ajn necesos. Amike, Bea 14:32, 26. Okt 2010 (UTC)

Pardonon! Vi estas tro rapida! Mi ankoraŭ estis korektanta la tekston, kiam jam aperis la rimarko pri via komento sur mia ekrano. Mi esperas, ke mi sufiĉe kontentige korektis nun. Mi provos laŭ viaj proponoj. Sed la ŝablonon "redaktata" mi devas ankoraŭ trovi. Mi timas, ke tiu bezonos almenaŭ du (au pli?) butonpuŝojn.--Hans 14:48, 26. Okt 2010 (UTC)

Ho! Mi bezonis 4 minutojn por kompreni. Nun eble okej! Mi devas esti pesimista jam antaŭ la ektradukado ne depost.. kiel vi skribis. Do la paŝoj estu:

  • enmeti (nur) la titolon de la tradukota teksto (ĉu mi rajtas enmeti tekston sen enhavo? Oni postulas, ke minimume ...)
  • iri al ĝia komento-paĝo
  • iri al la origina teksto, kopii ĝin en la komento-paĝon
  • komenci la tradukon

--Hans 15:00, 26. Okt 2010 (UTC)

Ne, ne tiel, Hans, sed tiel ĉi:

  1. krei la artikolon (enmeti la Esperantan titolon)
  2. enmeti { { redaktata } } (sen la spacoj, vidu la rezulton)
    1. enmeti < ! - - (sen la spacoj)
    2. iri al la originala teksto, kopii ĝin, kaj glui ĝin post la "< ! - -"
    3. aldoni - - > (denove sen la spacoj)
    4. konservi ŝanĝojn, traduki kaj konservi ŝanĝojn kiam ajn necesas

    --Bea 11:04, 27. Okt 2010 (UTC)

    UNO-konvencio pri elektoj mankas

    La unuiĝintaj nacioj UNO lanĉis internaciajn konvenciojn. Ĉiuj nacioj estas invititaj aliĝi. Ŝajne mankas konvencio pri elektoj. Tio por mi estas tre grava manko. Kiel oni povas protesti kontraŭ rezulto de elektoj, se ne ekzistas klaraj, oficialaj reguloj?

    {{ĝermo}} {{ĝermeto}} {{Redaktata}}

    Pri Wow!-signalo kaj aliaĵoj

    Saluton, Hans,

    mi lasis ĝeneralan respondon pri la Wow!-signalo sur ties diskutpaĝo. Se vi sentis vin iel persone atakita de mia unua mesaĝo, mi ne vidas, kial; tamen mi deklaras, ke tio ne estis mia intenco. Se mi miskomprenis aŭ miskomentis la esencon de via unua diskutero tie, mi bedaŭras.

    Mi vidis, ke vi faris aranĝajn ŝanĝojn en mia diskutpaĝo, en parto el aprilo 2009, kaj verkita de iu alia (mi supozas). Mi bone vidas la kialon: Tie estis linio ege longa, kiu ne povis esti rompita. Kaj certe en Vikipedio ĉiu povas ŝanĝi ĉiun paĝon, sed laŭ mia impreso la diskutpaĝoj estas iusenca escepto: tie oni subskribas siajn kontribuojn, kaj tekston subskribitan de iu alia oni ne ŝanĝu. Tio ja impresus, kvazaŭ tiu alia (ĉi-okaze Uzanto:Forstbirdo) verkis la modifitan tekston.

    Do mi proponas, ke vi ne plu modifu la enhavon de mia diskutpaĝo – escepte de aldoni novan diskuteron, kompreneble. Same kompreneble mi agnoskas, ke ne estis via intenco ŝanĝi ion enhavan; male vi volis fari ion utilan -- dankon pro tio.

    -- Aisano 21:29, 5. Nov 2010 (UTC)

    kara Aisano:

    1. ril. Wow! Ne, ne atakita. Mi nur miris, kaj ne komprenis, kial vi skribis. Nun vi konfirmas, ke vi ne volas ion ŝanĝi. Bone.

    2. ril. via diskutpaĝo. Vi pravas, ke mi ne ŝanĝis la enhavon. Kaj memkompreneble mi promesas, ke mi ankaŭ estonte ne ŝanĝos la enhavon de via diskutpaĝo.

    Imagu: se mi, anstataŭ simple rearanĝi la linion, estus pli sube almetinta legeblan version de la linio, kun komento..... Tio aspektus kiel malĝentila kontraŭ tiu erarinto. --Hans 12:28, 6. Nov 2010 (UTC)

    Via paĝo

    Saluton, Hans. Mi ĵus kaŝis kodopecon sur via uzantopaĝo. Ĝi kaŭzis, ke en speciala paĝo aperas io pri {{Lando=Germanio}}. Sed ĉi tiu ŝablono ne ekzistas kaj ne estus bona ideo krei ĝin. La egalsigno = kutime estas uzata por ligi parametron kun valoro. En ŝablonaj nomoj ĝi estas evitenda, por eviti kromefikojn. --Tlustulimu (diskuto) 18:32, 17 Apr. 2012 (UTC)

    Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 19:50, 30 Dec. 2013 (UTC)