Aleĉ-Glaĉero: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 9:
De okcidento alfluas laŭlonge de la norda piedo de [[Aletĉhorno]] kaj [[Dreieckhorn]]. Granda Aleĉ-Glaĉero norde estas nutrata de tri aliaj signifaj [[tributglaĉero|tributglaĉeroj]], nome per ''Ebnefluhfirn'', ''Gletscherhornfirn'' kaj ''Kranzbergfirn''. Ĉiuj tiuj glaĉeroj naskiĝas je alteco de proksimume 3800 m s. m. Kune kun la Ebnefluhfirn la Granda Aleĉ-Glaĉero ĝis Konkordiaplaco havas longecon de 9 km kaj mezan larĝecon de 1,5 km. Okcidente Granda Aleĉ-Glaĉero estas ligita tra la glaĉerpasejo ''Lötschenlücke'' je alteco de 3173 m kun Lang-Glaĉero, kiu malsuprenfluas al la Lötsch-Valo.
 
[[Image:3619 - Aletschgletscher und Mönch viewed from Eggishorn.JPG|thumb|150px|left|Jungfraŭfirn]]
===Jungfraŭfirn===
De nordokcidento alfluas la ''Jungfraŭfirn'', kiu kvankam ĝi estas la rekta daurigo de Aleĉglaĉero, tamen estas la plej mallonga de la tri tributglaĉeroj. Ĝi havas sian originon je la suda flanko de [[Mönch]], la ''Jungfraŭjoch'' kaj la orienta flanko de [[Jungfraŭ]]. La longeco de Jungfraŭfirn ĝis Konkordiaplaco estas proksimume 7 km. Je la okcidenta flanko situas ''Kranzberg'' kaj oriente ''Trugberg''. En sia supra parto Jungfraŭfirn havas larĝecon de 2 km pli malsupre de 1 km.