Unteraar-Glaĉero: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
|||
Linio 3:
==Priskribo==
Unteraar-Glaĉero estiĝas per la kuniĝo de la du gigantaj tributglaĉeroj [[Lauteraar-Glaĉero]] kaj [[Finsteraar-Glaĉero]]. Ĉe la kuniĝo de la du fontglaĉeroj la granda [[moreno|fruntmoreno]] de Finsteraarglaĉero premas Lauteraar-Glaĉeron suden, tiel, ke la de nordokcidento alfluanta Lauteraarglaĉero akre kurbiĝas orienten kaj nun fluas ĉiam mallarĝiĝante norde paralele al la ĉefglaĉero disigita de ĝi de flank- respektive mezmoreno. Post proksimume 2 km la norda paralelglaĉero finiĝas kaj ĝia elfluo malaperas en la flankmoreno kaj sub la Unteraarglaĉero kiu nun kiel potenca kaj majesta glacirivero kun larĝeco de preskaŭ 2 km fluas orienten al la [[Grimsel-Lago]], kiu estas la fonto de [[Aro (rivero)|Aro]], la plej granda rivero en [[Svislando]].
==La antaŭglaĉera marĉo== Inter la Grimsel-Lago kaj la frunto de la [[Glaĉer-Lango]] troviĝas belega antaŭ-glaĉera marĉo kun pinarbaro. [[WWF]] luktis kontraŭ projekto altigi la Grimselbaraĵon, kio kaŭzintus inundon de tiu-ĉi regiono. ==[[Ar-Glaĉeroj]]== Al la Grimsellago ankaŭ alfluas la elfluo de [[Oberaar-Glaĉero]], kiu kune kun [[Unteraar-Glaĉero]] kaj ĝiaj du tributglaĉeroj formas la grupon de la [[Ar-Glaĉeroj]], kiuj estas la heredaĵo de la iama potencega [[glaciepoko|glaciepoka]] Ar-Glaĉero, kiu kovris grandajn partojn de la [[Svisa Mezlando]]. ==Vidu ankaŭ==
{{el}} [[Oberaar-Glaĉero]]
{{el}} [[Lauteraar-Glaĉero]]
{{el}} [[Finsteraar-Glaĉero]]
==Eksteraj ligiloj==
|