Hendrik Bulthuis: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
|||
Linio 14:
== Citaĵo ==
'''Hindrik Jan Bulthuis''' (bulthojs), nederlandano, doganoficisto de 1889 ĝis 1924, nun en pens. Nask. 15 sept. 1865 en Warfum, en la provinco [[Groningen_%28provinco%29|Groningen]].
En sia juneco li estis [[Volapuko|Volapükisto]], en 1899 ricevis diplomon en Volapuko kiel ĉefinstruisto. En 1901 [[Uitterdijk|Dreves Uitterdijk]] sendis al li lernolibron de Esperanto kaj post tiu tempo li estis Esperantisto. Bulthuis multe korespondis kun alilandaj E-istoj, multe propagandis Esperanton, precipe en [[Hago]], gvidis kursojn, funkcias kiel sekretario de ekzamena komitato de ĝia starigo ĝis la 1930-aj jaroj. De 1910 li estis membro de la [[Lingva Komitato]]. En la lastaj jaroj li laboras nur por Esperanto - kiel originala romanisto, tradukanto kaj verkisto de pedagogiaj libretoj, B. estas unu el la plej persistaj laborantoj en la E-a kampo. Ekde 1907, kiam aperis lia ''Du Biletoj'', trad. el la franca de Florian, li eldonigis 35 librojn kaj broŝurojn - Neniam estas pli bone ol malfrue, komedio trad. el la angla, ŝajne lia unua presita verkaĵo, aperis en la literatira aldono de ,[[Lingvo_Internacia_%28gazeto%29|Lingvo Internacia]]' en 1905. Li famiĝis precipe pro trio de longaj originalaĵoj:
# 1923 - ''Idoj de Orfeo'', malgraŭ iuj nekredeblaĵoj, markis sian aŭtoron klara stilisto kaj homo de elstara rakontista talento. Ankoraŭ ĝi restas eble la plej populara el liaj ĉefverkoj.
# 1926 - Sekvis tiun la naive simpla ''Jozef kaj la Edzino de Potifar'', kaj
# 1928 - La Vila Mano, intimkona bildo el kamparana holanda vivo, en kiu ankoraŭ montriĝas emo de B. al neverŝajneco. -
Sekvavice gravaj estas liaj grandiozaj tradukoj:
# 1929 - ''La Leono de Flandrujo'', strange elektita , el la flandra de ''Conscience'';
# 1930 - la peztema sed bone tradukita ''Imperiestro kaj Galileano'', el la norvega de [[Henrik_Ibsen|Ibsen]]. Ambaŭ verkoj estis kronitaj de la [[Akademio de Esperanto]].
# 1930 - Jane Eyre, laŭ la angla de Ch. Bronte sufiĉe bone transvivis malzorgan tradukadon por resti ankoraŭ tre interesa rakonto, dank' al ĝia esenca valoro.
# Ankaŭ aperis en 1926 ''La Malgranda Johano'' el la nederlanda de van Eeden.
Kiel poeto B. eldonis nur ''La Du Ŝipoj'', 1909, pro kiu li ricevis premion el [[Barcelono]]. Por la teatro li verkis en 1908 la laŭritan ''Onklo el Ameriko'', 1922, dramon ''Malriĉa en Spirito'' kaj tradukis laŭ germana teksto en 1910 ''Salome'', dramon de la anglo [[Oscar Wilde]]. - El liaj ceteraj verkaĵoj menciindaj estas: tradukoj ''Taglibro de Vilaĝ-pedelo'', 1921, kaj ''Josefa'', 1922, ambaŭ el la dana de Blicher; kaj en 1928 ''Karaktero'', el la nederlanda de Luiscius (tiu verko aperis ankaŭ en finna, ĉeĥa, itala, kataluna lingvoj, tradukitaj ĉiuj el la Esperanta teksto.) Liaj naŭ leglernolibroj, plejparte por nederlandaj geetuloj, kaj lia porjunula reverko de [[Robinsono Kruso]], estas konscience faritaj. - Nun B. tradukas: [[Ki%C4%A5oto|Don Kiĥoto]] el la hispana kaj verkas ankoraŭ romanon por gejunuloj. -
La plej longtrakta komentariisto de la verkoj de Butlhuis estas [[Nikolao Nekrasov]], kiu verkis ampleksajn kritikojn pri liaj originalaj romanoj laŭ la [[Marksismo|marksisma]] vidpunkto por la antaŭskisma revuo "[[La Nova Epoko]]" (okt. 1929 ĝis febr. 1930) kaj por la postskisma "[[La Nova Etapo]]" (1932). Tiu tamen estas tro marksisme tendenca por trovi ĝeneralan samopiniecon.
La stilo-lingvaĵo de B. estas simpla, klasika, senornama. Oni malfacile trovus en ĝi provojn al "[[Impresionismo|impresionisma]]" eksperimento. Li estas pli ĝuste nomata teksisto de rakontoj ol konscia "evoluiganto" de nia lingvo.
[[Frank_Reginald_Banham|R. BANHAM]].
{{EdE}}
[[Kategorio:Mortintoj en 1945|Bulthuis, Hendrik]]
|