Mamnutrado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kanikanikani (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 13:
==Historio==
[[Image:Jean Fouquet 005.jpg|left|thumb|200px|Tradicia reprezentado de la [[virgulino mamnutranta]]; pentraĵo de [[Jean Fouquet]], [[1450]].]]
[[Dosiero:Mamonu.jpg|left|thumb|200px|Revolucia reprezentado de gerilanino mamnutranta en [[Latinameriko]].]]
Dum jarcentoj tiu estis la natura metodo nutri infanojn en ĉia lando. Ekde la [[mezepoko]] jam ekzistis kutimo en [[Eŭropo|eŭropaj]] landoj mamnutri bebojn ne zorge de la vera patrino, sed de dungita [[nutristino|mamnutristino]]; tio kompreneble okazis en riĉaj familioj, dum la dungita mamnutristino nutris samtempe ofte kaj sian propran infanon kaj la "adoptan", alifoje ne sian propran infanon. Dum la [[20-a jarcento]] pli kaj pli, kaj paralele al la disvolvigo de komerco de artefaritaj porbebolaktoj, oni forlasis mamnutradon pro misinformoj, kiuj anoncis malpliboniĝon de la fizika kondiĉo au beleco de la patrino post mamnutrado. Meze de la dua duono de la [[20-a jarcento]] kelkaj farmaciaj entreprenoj eĉ iniciatis kampanjojn en [[Afriko]] por instigi patrinojn forlasi mamnutradon; tio celis nuran vendadon de artefarita aŭ fabrikita lakto, kiu dekomence eĉ estis donacita kiel helpo kontraŭ [[malsato]]. Tio kaŭzis teruran infanmortecon, ĉar okazis [[epidemio]]j, ĉar artefarita lakto bezonas puran [[akvo]]n, kio nur malfacile troveblas en Afriko.