Orfeo Angelucci: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e -
Karelis (diskuto | kontribuoj)
e aldonis ligon al artikolo VIkipedia artikolo pri Jung.
Linio 14:
En lia posta libro ''The Son of the Sun'' (''Filo de la Suno''), Angelucci verkis rakonton kiun, laŭdire, rakontis al li kuracisto kiu nomis sin Adam kaj kies travivado similis al tiu de Angelucci. Li ankaŭ eldonis kelkajn broŝujojn temante pri kosmofrateco kiel ''Million Year Prophecy'' (''Milionjara Profesio'') ([[1959]]), ''Concrete Evidence'' (''Konkreta Evidento'') ([[1959]]) kaj ''Again We Exist'' (''Ni Denove Ekzistas'') ([[1960]]).
 
En lia verko pri flugantaj teleroj kiel arketipoj, [[Carl Gustav Jung | Jung]] priskribas Angelucci-n kiel naiva usonanizita italo. "Aperante en la ĉielo, la nifvizio sekvas la malnovan regulon. La fantazioj de Orfeo okazas en evidente ĉiela loko kaj liaj kosmaj amikoj havas stelajn nomojn. Se ili ne estas antikvaj dioj kaj herooj, ili estas almenaŭ anĝeloj. La aŭtoro verŝajne meritas lian nomon … li figuras sin kiel nova [[Orfeo]] die nomumita por inici nin en la nifmisteron. … la libro de Orfeo estas esence naiva produktado kiu precize pro tiu kialo konigas plejklare la subkonscian fonon de la nifaperaĵo, do kvazaŭ donaco por psikologisto."