i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Karelis!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Thomas Guibal 18:33, 28. Apr 2008 (UTC)

Orfeo Angelucci redakti

Ĝenerale mi aprobas trakti ĉi tiujn aferojn. Tamen via artikolo estas iomete plata kaj tute ne sur la aktuala nivelo de la esploro.

Mi investis amason da tempo en la esploron de la t.n. kontaktpersonoj kaj povus indiki pli bonajn fontojn, nome en angla lingvo.

Indus substreki, ke la rakontoj de ĉi tiuj kontaktpersonoj estas pura fantazio kaj interesa estas la fenomeno, ke ili akiris adeptojn (Adamski ĝis hodiaŭ) kaj idiotoj, kiuj aĉetis la librojn.

--149.234.246.222 14:47, 30. Apr 2008 (UTC)

* redakti

Verdire, ĉu la artikolo restos ĉu oni forstrekos ĝin, mia intenco simple estis fari unuan teston tradukante artikoleton Esperanten el Wikipedia.

Ĉu plata aŭ ne, mia traduko verŝajne ne havas malpli da informo pri Angelucci ol la originala. Vi pravas pri esploro. La plejparto de tiuj fontoj estas anglalingvaj. La vidpunkto de mia traduko estas neŭtrala do mi ne skribis propran opinion pri Angelucci. Mi ne legis la libron de Angelucci sed trovis interesa tio kion pri li diris Jung.

Mi ne volis simple kopii la anglajn fontojn el la originala artikolo. (Mi ne scias ĉu mi devis aŭ ne.) Mia nuna intenco estis fari simplan tradukon Esperanten, kaj originala artikolo pri Angelucci ŝajnis al mi sufiĉe simpla kaj mallonga. Pro tio, mi ne aldonis pli da informo ol enhavas la originala krom opinio de Jung, kiu trovis la rakonto de Angelucci nekredeble sed psikologie tre interesa, eĉ "donaco" por psikologo kiel mi citas el la teksto de Jung. Tiu informo ne estas en la originala angla versio. Mi dubas tamen, ke oni multe parolas nuntempe pri Angelucci. Sed pri Adamski, kiel vi rimarkas, oni ankoraŭ parolas.

Salute, Karelis