Vilho Setälä: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Verdulo (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
[[Enciklopedio de Esperanto - S|EdE-S]]
'''Vilho Suonio SETÄLÄ''' (setele) (ps: kelkfoje Vilho Suonio), nask. [[4-a de aprilo|4 apr.]] [[1892]] en [[Helsinko]], mortis [[11-a de aprilo|11 apr.]] [[1985]] en [[Espoo]] estis finno, redaktoro, fotografisto kaj ĉefa gvidanto de la Esperanto-movado en Finnlando.
==Profesia vivo==
La gepatroj de Setälä estis la ŝtatkonsilanto prof. d-ro E. N. Setälä kaj la verkistino Helmi Krohn. Setälä fariĝis filozofia magistro en 1922 en la fakoj fiziko, kemio kaj matematiko. Li eniris en la servon de [[Eldona Akcia Societo Otava]] en 1922, kaj redaktis i.a. praktikan enciklopedion de hejma tekniko kaj arto, krome verkis manlibron de fotoartisto.
==Esperanta agado==
Setälä Esperantistiĝis en 1907 kaj aktive aliĝis al la movado en 1911. Multaj kursoj kaj paroladoj. Sekretario de Esperanto-Asocio de Finnlando ([[EAF]]) 1918-22, delegito de [[Universala Esperanto-Asocio]] (UEA) de 1912, en 1934 komitatano. Membro de la [[Akademio de Esperanto]]. Direktoro de Esperanto-Instituto de Finnlando (EIF) de ĝia fondo en 1920. Ĝenerala sekretario de la [[UK 1922|XIV-a Universala Kongreso]] en 1922. Depost 1917 ĉefa gvidanto de la movado en Finnlando. Prezidanto de [[Esperanto-Asocio de Finnlando]] 1955-1965.
Ĉe la lasta domo de Vilho Setälä en Iirislahti de [[Espoo]] troviĝas la sola strato laŭ nomo Esperanto en [[Finnlando]], Esperantotie (Esperanto-vojo). ▼
Lia Esperanto-finna vortaro de 1919 estis reviziite reeldonita en 1922 kaj 1934 kaj la ĉefa tiuspeca konsultverko de la intermilita periodo kaj ankoraŭ longe post 1945. Lia alidirekta "Plena vortaro Finna-Esperanta" kun laŭdire ĉ. 32.000 kapvortoj de 1923 daŭre restas pli ampleksa ol la samspeca de [[Joel Vilkki]] de 1963 (ĉ. 17.000 kapvortoj).
== Verkoj==
* „E-a legolibro“, '''1917''', aperis 4 eldonoj en 18.800 ekzempleroj;
* „Klariga Vortaro por Finnoj“, '''1917''';
* „Lernogvidanto de Esperanto“, '''1919''';
* „Esperanto-Finna Vortaro“, '''1919''', 156, [4] p. (16x 12cm); 2a rev. eld. 1922, 235 p.; 3a rev. kaj plilarĝigita eld. 1934, 246, [2] p. (16x8 cm);
* „Plena Vortaro Finna-Esperanto“, '''1923''', 831 p. (16x8 cm);
* „E-kurso finna“, '''1925''' (aperis ankaŭ en sveda kaj estona lingvoj).
La eldonnombro de liaj finnaj lerniloj entute estas 56.200 ekzempleroj. Li tradukis novelon de [[Johannes Linnankoski]] "[[Batalo pri la domo Heikkilä]]", aperinta en 1919.
▲Li ankaŭ estas la aŭtoro de la lernolibro "[[Privilegia Vojo al lingvoscio Esperanto]]" (unua eldono 1958).
▲Ĉe la lasta domo de Vilho Setälä en Iirislahti de [[Espoo]] troviĝas la sola strato laŭ nomo Esperanto en [[Finnlando]], Esperantotie (Esperanto-vojo).
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto S|SETÄLÄ, Vilho Suonio]]
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto|SETÄLÄ, Vilho Suonio]]
[[Kategorio:Esperantistoj|SETÄLÄ, Vilho Suonio]]
[[Kategorio:Esperanto-vortaristoj|Setälä, Vilho Suonio]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1892|SETÄLÄ, Vilho Suonio]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1985|SETÄLÄ, Vilho Suonio]]
|