Gaŭhuo: Malsamoj inter versioj
Nova paĝo: thumb|right|200px|tradicia ''gaŭhuo'' kun cilindra sonkesto kaj drakona kapo sur kolo '''''Gaŭhuo''''' (高胡; pinjine: gāoh... |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 13:03, 7 jun. 2008
Gaŭhuo (高胡; pinjine: gāohú; Kantone: gou1 wu4; ankaŭ nomita yuehu 粤胡) estas ĉina arĉa kordinstrmento de huĉjina familio. Ĝia nomo laŭlitere signifas "alta huĉjino" kaj ĝi vere havas plej altan sonon el ĉiuj huĉjinoj. La sonkesto de gaŭhuo estas plej ofte cilindra kaj la antaŭa flanko estas kovrita per serpenta haŭto. Ĝi sonas kvaronon pli alte ol erhuo.
Gaŭhuo estas inventita en 1920-j jaroj far ĉina muzikisto kaj komponisto Lu Venĉeng (吕文成, pinjine: Lǚ Wénchéng), kaj rapide iĝis unu el plej gravaj instrumentoj de Kantona opero, anstataŭiginte alian similan instrumenton, kiu nomiĝis erŝjan. Plimulton de huĉjinoj oni tenas sur liva femuro dum performo, sed la gaŭhuon oni tradicie tenas inter kruroj. La plej konataj Kantonaj muzikoj por gaŭhuo estas Bu Bu Gaŭ (步步高, Popaŝe Alten) kaj Ping Hu Ĉju Je (平湖秋月, Aŭtuna Luno Super Paca Lago).
Kvankam originale gaŭhuo uzatis nur en Kantona muziko, ekzistas varianto de gaŭhuo kiun oni uzas en moderna Ĉina orkestro. Tie oni ludas ĝin sur femuro, kiel erhuon.