Helveta Respubliko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 12:
La revolucio eksplodis en la regno de la urbo Bazelo. La 17-an de januaro 1798 estis starigita liberecarbo en la urbo [[Liestal]]. La servutoj konkeratakis la kastelojn de la urbaj [[vokto|voktoj]]. La 5-an de februaro la urba registaro de Bazelo abdikis kaj kunvenis la unuan fojon la nacia asembleo de Bazelo, kiel unua revolucia parlamento de Svislando. Pliaj revolucioj sekvis en [[Vaŭdo]], kie la 24-an de januaro estis deklarita la ''Lemana Respubliko'' kaj en la suba [[Valezo]]. La registaroj de Friburgo, Berno, [[Soloturno]] kaj [[Ŝafhaŭzo]] kaj fine ankaŭ en Zuriko akceptis la postulojn de la servutoj, komencis kun revizio de la konstitucioj, agnoskis la suverencecon de la popolo kaj la egalecon de urbo kaj kamparo kiel bazo de la reformo.
 
==La lukto por la nova ŝtatordo==
 
Estiĝis granda kverelo pri la nova svisa konstitucio en marto 1798. Krom la propono de unueca konstitucio kreita en [[Parizo]] estiĝis diversaj proponoj de la diversaj kantonoj. La franca direktorio tial ordonis al Generalo Brune dividi Svislandon. Brune tiam fondis la '''Rodanan Respublikon''' ĉefe por krei ligon inter la italaj teritorioj kaj la franca patrina lando. Por la cetera Svislando estis antaŭvidita la kreado de du partŝtatoj. Pro interveno de Laharpe la franca direktorio finfine redecidis kontraŭ la dividplano kaj la franca regkomisaro [[Marie Jean François Philibert Lecarlier]] anoncis, ke la konstitucipropono el Parizo akiras leĝoforton.
 
La imperiestro de la [[Sankta Romia Imperio]] ne rekonis la novan Helvetan Respublikon, kiu fakte per la alianckontraktoj kun [[Francio]], fariĝis ties vazala ŝtato. La malamikoj de la Respubliko fuĝis al la influregiono de la [[Habsburgo|habsburganoj]]. Sekvis pluraj militoj kaj ribeloj de la malnovaj lokoj Ŝvico kaj Nidvaldo, kiun francaj trupoj la 9-an de septembro 1799 per enmarŝo en centran Svislandon definitive haltigis. Lucerno nun estis instalita kiel la nova ĉefurbo de la Helveta Respubliko.
 
 
 
==Fontoj==