Potenco (filozofio): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Oleg326756 (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
mi aldonis kelkajn ligilojn
Linio 1:
Eriko FROMM ([[Erich FrommFROMM]]) en sia verko '''Havi aŭ Esti''' skribis ke ''"potenco estas vasta termino kun du tute malsamaj signifoj: ĝi povas esti aŭ 'racia' aŭ 'malracia' potenco. Racia potenco estas bazita sur kompetenteco, ĝi helpas tiun, kiu klinas sin sur ĝin, kreski. Malracia potenco estas bazita sur forto kaj servas por ekspluati personojn submetitajn sub ĝin."''
 
La esenca punkto estas esprimita per la diferenco inter '''havi''' potencon kaj '''esti''' potenco. Esti potenco signifas ke iu persono estas ĝenerale rekonata kiel kompetenta por iu tasko, kaj tiu rekono baziĝas sur ŝiaj aŭ liaj individuaj spertoj kaj scioj. Alivorte, ĝi estas socie rekonata eksperteco. Tute male, posedo de potenco estas socia rilato bazita sur statuso kaj potenco ĉerpata el hierarkia pozicio, ne el individua povo. Evidente tio ne signifas ke kompetenteco ne estas elemento por gajni hierarkian pozicion; tio signifas simple ke la reala aŭ atribuata komenca kompetenteco estas transigita al la titolo aŭ pozicio de la aŭtoritato (potenculo) kaj tiel iĝas sendependa de invividuoj, t.e. instituciigita.
Linio 5:
Ĉi tiu diferenco estas grava, ĉar la maniero, laŭ kiu homoj kondutas sin, estas pli produkto de institucioj en kiuj ni edukiĝas, ol de iu interna naturo. Alivorte, sociaj rilatoj '''difinas''' individuojn envolvitajn en ilin. Tio signifas ke diversaj grupoj, kiujn kreas individuoj, havas trajtojn, kondutojn kaj rezultojn, kiuj ne povas esti komprenitaj per reduktado al individuoj en ili. Tio estas ke grupoj konsistas ne nur el individuoj, sed ankaŭ el rilatoj inter individuoj kaj ke tiuj ĉi rilatoj afektos siajn objektojn. Ekzemple, estas evidente ke ''"praktikado de potenco de iuj malpotencigas aliajn"'' kaj tiel per ''"kombinaĵo de fizika timigado, ekonomia dominado kaj dependeco, kaj fiziologiaj limoj sociaj instutucioj kaj praktikoj afektas la manieron kiel ĉiu vidas la mondon kaj sian lokon en ĝi."'' (laŭ la verko '''Liberaj virinoj de Hispanio''' de Marta Akelsberg [Martha A. Ackelsberg]).
 
Aŭtoritataj sociaj rilatoj signifas dividon de [[socio]] en tiujn (kelkajn), kiuj donas ordonojn, kaj tiujn (multajn), kiuj tiujn ordonojn akceptas, tiel malriĉigante la envolvitajn individuojn (mense, emocie kaj fizike) kaj socion kiel tuton. Homaj rilatoj, en ĉiuj partoj de vivo, estas markitaj de potenco, kaj ne de libereco. Kaj ĉar libereco povas esti kreita nur de libereco, aŭtoritataj sociaj rilatoj (kaj la obeado, kiun ili postulas) nek povas eduki nek edukas personon en [[libereco]] - nur partopreno (mem-regado) en ĉiuj kampoj de [[vivo]] povas efektivigi tion.