Kara Oleg, Mi proponas al vi uzi la jam preparitajn ŝablonojn en Vikipedio:Babel Corinne Daudier 20:14, 31. Maj 2005 (UTC)

Kara Corinne, dankon pro via konsilo! Mi stultumis pri tiu ŝablono, sed nun ĝi aperas ĝuste — dank’ al vi! Oleg326756 20:40, 31. Maj 2005 (UTC)

Bonvenon al vi, Oleg, mi ĝojas renkonti vin ĉi tie ... Montanesko 23:01, 31. Maj 2005 (UTC)

Ankaŭ mi ĝojas, ke vi komencas reaktiviĝi kiel vikipediisto!
--VerdLanco\(diskutu) 13:20, 2. Jun 2005 (UTC)
Hej Ulf, hur står det till? :-) Jag hoppas att det är bra! Jes, “reaktiviĝas” estas bona vorto, ĉar mi ja aktivas en E-Vikipedio de la jaro 2003, ŝajne… Sed lastatempe mi pli aktivas en la rusa Vikipedio, ĉar rusoj bezonas helpon pri multaj konceptoj, pri kiuj esperantistoj feliĉe estas pli konsciaj. Ekzemple, lastatempe mi verkis (nu, fakte elangligis) la tutan serion de artikoloj pri verdaj partioj kaj ilia politiko. Nun mi tradukas artikolon pri la sveda, ĥi-ĥi. (Cetere, ni en Rusio havas bestrajtdefendan organizon, kiu samnomas kun via hundo! ;-) Diana estas aktivulo de “Vita” kaj mi pli aktivas en pli radikala Animal Liberation Front.) — Oleg326756 21:08, 2. Jun 2005 (UTC)
Takk, bra! Mi estas imponita pri via sveda, kaj Vita fieras ekscii pri tiu bestrajtdefenda organizo! :-)
Mi ĵus akiris cirilan klavaron de Rusio, do eble ankaŭ mi povos aktivi iom en la rusa vikipedio iom post iom! :-)
--VerdLanco\(diskutu) 21:17, 2. Jun 2005 (UTC)

Atentu: dosiero alŝutita de vi eble estos forigita!Redakti

Vi iam alŝutis la dosieron Dosiero:OlegIzjumenko.jpg. Al ĉi tiu dosiero mankas informoj pri la permesilo, do ĝi eble estos forigita. Vi havas du eblojn: akcepti la baldaŭan forigon aŭ aldoni taŭgan liberan permesilon al la dosiero. Vi havas du semajnojn por plenumi ĉi tiun peton. Je la 6-a de oktobro 2018 mi petos al la administrantoj de Vikipedio forigi la dosieron. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:09, 22 sep. 2018 (UTC)