Internacia vorto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
{{leginda}}
redakteto
Linio 45:
=== La hinda ===
La [[hinda civilizo]] etendiĝas tra la [[Hindio|Hinda subkontinento]] kaj la plejparto de [[Sudorienta Azio]], kaj en ĝi estiĝis [[hinduismo]] kaj [[budhismo]]. La klasika pruntedona lingvo de tiu civilizo estis kaj daŭre estas la [[sanskrita]]. Laŭlingve, [[Birmo]], [[Tajlando]], [[Laoso]] kaj [[Kamboĝo]] apartenas al la hinda kulturkomunumo, dum [[Vjetnamo]] apartenas al la orientazia. Ankaŭ la sudorientazia insularo ([[Indonezio]]) apartenis al la hinda civilizo antaŭ ol [[islamo]] disvastiĝis tie. Pro tio ekzistas en la lingvoj de [[Indonezio]] krom novaj okcidentaj pruntaĵoj (peritaj de la [[nederlanda]]) kaj iom pli malnovaj pruntaĵoj [[araba|arabdevenaj]] ankaŭ konsiderinda nombro da tre malnovaj pruntvortoj [[sanskrita|sanskritdevenaj]], ekzemple ''dewa'' ’dio, diulo’ kaj ''manusia'' ’homo’. Tiuj vortoj ankaŭ ilustras la interligon inter la hinda kaj la okcidenta kulturkomunumoj, kiu fontas el la fakto ke la [[sanskrita]] estis [[hindeŭropa lingvo]], same kiel la ĉefaj antikvaj kaj modernaj lingvoj de Eŭropo. La [[sanskrita]] vorto ''deva'' estas parenca al la samsignifa [[latina]] vorto ''deus'', kaj la [[sanskrita]] vorto ''manuʂya'' ’homo’ estas parenca al la ĝermanaj vortoj samsignifaj ([[germana|germane]] ''Mensch'', [[nederlanda|nederlande]] ''mens'', [[sveda|svede]] ''människa''). En [[Barato]] oni proponis multajn vortojn novkreitajn el [[sanskrita]]j elementoj, sed malmultaj el tiuj ekuziĝis en la praktiko, ĉar oni uzas la [[angla]]n en la instruado escepte nur de la baza nivelo. La lingvoj de [[Hindio]] ankaŭ ne multe uziĝas en la TTT, verŝajne ĉar plej multaj komputiloj en tiu regiono estas ekipitaj per latinlitera klavaro, kiu ne taŭgas por skribi en loka lingvo. Por tiuj ekzistas granda nombro da diversaj alfabetoj kies baza strukturo tamen estas simila.
 
=== La orientazia ===
En la [[orientazia civilizo|orientazia]] aŭ [[ĉina civilizo]], la [[ĉina lingvo]] ĉiam superregis, kaj pruntaĵoj el ĝi tre multas en la [[korea]], [[japana]] kaj [[vjetnama]]. La plejparto de la [[japana]] vortprovizo originis el la [[ĉina]], kaj oni povas distingi inter tri historiaj periodoj dum kiuj pruntaĵoj el la [[ĉina]] eniris la [[japana]]n amase laŭ malsamaj vojoj. Ofte estas malfacile rekoni tiujn vortojn en sia parola formo, ĉar ĉinaj vortoj ofte estas unusilabaj kaj ilia prononcado ŝanĝigis dumtempe kaj ankaŭ ĉar ĉinaj parolsonoj kaj paroltonoj ne ĉiam havas proksiman ekvivalenton en la aliaj lingvoj. Ankaŭ por parolantoj de diversajmalsamaj ĉinaj dialektoj, precipe sudĉinaj, ofte estas malfacile kompreni unu la alian. La lingva komuneco anstataŭe ĉefe montriĝas en la [[ĉina skribo]], kiu montras la signifon de la vortoj kaj ne ilian sonon (aŭ nur malprecize). La [[ĉina skribo]] estis antaŭe uzata en la tuta kulturkomunumo, kaj en ia grado daŭre estas tiel, kvankam la [[korea]] jam delonge havas sian propran skribsistemon, kaj kristanaj misiistoj enkondukis la [[latina alfabeto|latinan alfabeton]] por skribi la [[vjetnama]]n. Dum la pasinta jarcento, la [[japana]] kaj la [[korea]] akceptis multajn pruntaĵojn el okcidentaj lingvoj. Tiel ne okazis en la [[ĉina]] kaj [[vjetnama]] lingvoj.
 
== Notoj ==