Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Boleslao la 1-a: nova sekcio
Svetko (diskuto | kontribuoj)
→‎Boleslao la 1-a: detala respondo
Linio 38:
Anstataŭi X Anstataŭigi: en Tekstaro de Esperanto [http://tekstaro.com/serchi/] el 100 unue trovitaj vortoj „anstataŭi“ 37 estis uzitaj kun -igi kaj la resto, do plimulto, transitive, senafikse. Ĉu la plimulto eraras?
Tamen mi dankas por via intereso. <small>—&nbsp;''Tiun ĉi mesaĝon aldonis, forgesinte subskribi ĝin, [[Vikipediisto:Tuurq|Tuurq]] ([[Vikipediista diskuto:Tuurq|disk]]&nbsp;·&nbsp;[[Special:Contributions/Tuurq|kontrib]])&nbsp;18:12, 22. Jun 2008</small>
Tamen mi dankas por via intereso.
 
Dankon pro via reago, Tuurq! Mi provos respondi ĉiujn viajn dubojn kaj forigi la miskomprenon.
 
Unue, la dato. Pri la mistajpo ni prefere forgesu. Poste, la formo de via esprimo inter la parentezoj ŝajnis al mi tute neenciklopedia, do mi iris al la ĉeĥa vikipedio kaj prenis la formuladon el ĝi. Se la rezulto ne kontentigas vin, bonvolu, kiel sciulo, korekti ĝin al la plej ĝusta laŭ vi varianto (se vi ankoraŭ ne faris tion).
 
“Pleje sukcesa” aspektas nekomprenebla por mi. Mi ne certas ĉu oni entute rajtas uzi “pleje” antaŭ adjektivoj. Eble bona kompromiso povas esti “fervora” aŭ “unu el la plej sukcesaj”. Se ne, diru vian deziratan varianton en la ĉeĥa, pola, angla, germana aŭ iu ajn ebla nacia lingvo, kaj mi helpos vin traduki ĝin al Esperanto.
 
Pri la hungaraj triboj vi pravas, dankon. Tamen indus precizigi la skribitaĵon, ĉu ne? Eble ne, eble mi estas stulta. Mi ne scias.
 
Pri pago: jes, en la neŭtrala Esperanto oni pagas '''kontraŭ''' io. Kiam mi redaktis tion, mi timis ke mi malĝuste komprenis la sencon, do same — tio estis plua precizigo. Mi povis erari, ĉar eblis varianto ke la pago estis destinita al... hm.
 
Pri “anstataŭ(ig)i” ŝajnas ke vi havas malmulte da sperto, sed mi ne povas kredi tion, rigardante vian vikipediistan paĝon. Bone, mi klarigu:
 
Medvedev <u>anstataŭis</u> Putin-on ĉe la posteno de prezidento de Rusio;
post la enposteniĝo Medvedev <u>anstataŭigis</u> Zubkov-on <u>per</u> Putin ĉe la posteno de premiero.
 
Same: malglori / malglorigi; superbrui / superbruigi; ... ... ... eblas multaj. Do, neniu eraras, kaj krome, via decido ŝajnas vere stranga: kiel povas lingvaj spertuloj erari 37-foje ne kontraŭ mil aŭ dek mil, sed kontraŭ 63 fojoj? ;)
 
Kun kora saluto, — [[Vikipediisto:Svetko|Svetko]] 00:52, 23. Jun 2008 (UTC)