Salvinorino: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|right|120px|Kemia strukturo de salvinorino A '''Salvinorinoj''' estas la ĉefaj ĥemiaĵoj de la Divenista salvio (''Salvia divinorum''). ''Salvi...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 03:14, 4 jul. 2008

Salvinorinoj estas la ĉefaj ĥemiaĵoj de la Divenista salvio (Salvia divinorum). Salvinorino A estas halucina substanco kun fortaj disociaj efikoj. Ĝi estis unue izolita en 1982. Aliaj salvinorinoj (B-F) estis identigitaj, sed ili verŝajne ne estas aktivaj.

Kemia strukturo de salvinorino A

Salvinorino A estas la plej potenta psikoaktiva substanco kiu ekzistas en la naturo, kun efikdozo ek de 0,2 miligramoj. Ĝi povas kaŭzi psikedelajn spertojn (trip) kiel LSD kun daŭro de kelkaj minutoj ĝis unu horo.