Sinaja kodekso: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 10:
La kodekson malkovris [[Constantin von Tischendorf]] (1815-1874), universitata profesoro de [[Leipzig]] en [[1844]], en la klostro Sankta Katarina, sur la Sinaja duoninsulo. Oni transdonis por li 43 foliojn kaj li donacis tiujn por la saksa reĝo Frideriko Aŭgusto la 2-a. Li poste publikigis ilin sub nomo ''Codex Friderico-Augustanus''.
 
Li vizitis duafoje la klostron en [[1853]]. Tiam li trovis du mallongajn partojn el la Genezo ([[unua libro de Moseo]]). Li hejmenvenis triafoje en [[1859]] je komisio de [[Aleksandro la 2-a (rusa caro)]]. Je la foriro, li montris la ĝuste tiam aperantan [[Septuaginto|Septuaginta]]-eldonaĵon. La prizorgisto de la [[klostro]] nun montris la nekonatajn paĝojn de la ''Codex Sinaiticus''. Tischendorf sukcesis akiri tiujn kaj donacis ilin al Aleksandro la 2-a. Tischendorf publikigis en [[1862]] per fakssimila preso la tutan tekston de la kodekso. La British Museum aĉetis la kodekson en [[1933]] de Sovetunio je 100 000 fontoj.
 
Oni trovis en [[1975]] - post murfalo - pluajn erojn de la kodekso. La [[British Library]] sciigis en printempo de 2005, ke ĝi volas ciferigi paĝojn de la kodekso. La laboro daŭros supozeble ĝis [[2010]].