Bad Ragaz: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 27:
 
En la jaro [[1838]] komenciĝas la historio de Bad Ragaz kiel kuracloko, post la malfondo de la Abatejo Pfäfers kaj la konstruado de la strato al la Tamina-Valo. En [[1840]] estis finkonstruita akvokondukilo por la varma akvo kaj malfermitaj la unuaj kuracejoj (Hotelo ''Hof Ragaz'') en la lokoj de la iama prefektejo de Pfäfers. La signifo de Bad Ragaz kiel kuracloko kreskis per la konstruado de la trajnlinio de [[Sankt-Galo]] al [[Koiro]] en la jaro [[1858]]. Mejloŝtono estis la transformo de la iama monaĥeja centro de Pfäfers en la jaro [[1868]] fare de la glarusa arkitekto ''Bernhard Simon'' al la kuracinstituto ''Ragaz-Pfäfers''. Li kreis novan kuracinfrastrukturon al kiu ekzemple apartenis la grandhotelo "Quellenhof". Bad Ragaz nun fariĝis kuracloko kun monda reputacio.
 
==Monda naturheredaĵo==
Bad Ragaz apartenas al la [[Svisa Tektonika Areno Sardona]], regiono kiu estis la 8-an de julio [[2008]] akceptita kiel [[Monda Naturheredaĵo de UNESKO]].
{{Heredaĵo de UNESKO}}
 
==Eksteraj Ligiloj==