Retia fervojo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
 
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
 
La Retia Fervojo posedas vastan trajnreton kun longeco de entute 384 km.
 
==Historio==
La konstruado de la Reta Fervojo estis rezulto de iniciativo de la nederlanda inĝeniero [[Willem-Jan Holsboer]], kiu havis la ideon por trajnlinio de [[Landquart]] al [[Davos]], kiu fariĝis la unua linio de la reto de la posta Reta Fervojo. La ''Schmalspurbahn Landquart–Davos AG (LD)'' estis fondita la 7-an de februaro [[1888]]. Origine estis planita [[dentoradfervojo]] por grimpi la altecdiferencon sur la montara vojo. Ankaŭ oni diskutis varianton kun pintturniĝoj, sed pro la sukceso de la [[Gotard-Fervojo]] sen dentoradoj kaj pintturniĝoj oni malakceptis ambaŭ variantojn kaj konstruis puran adhesian fervojon kun nur unu sola pintturniĝo en [[Klosters]], kiu estis poste anstataŭigita per ordinara turniĝo. La komence planita normaŝpuro pro manko de financaj rimedoj ne povis realigita, kial oni elektis la mallarĝan ŝpuron kun unumetra [[reldistanco]]. La konstrulaboroj komenciĝis la 29-an de junio 1888.
 
Jam en 1889 eblis malfermi la vojparton inter Landquart kaj Klosters, kaj nur ok monatojn poste estis finkonstruitas la tuta vojo ĝis Davos.
 
Pro pliaj planoj, kiujn ankaŭ iniciatis Holsboer,oni komencis aliajn vojojn en aliajn partojn de la Kantono Grizono kaj ŝanĝis la nomon de Landquart–Davos AG en la jaro 1895 al ''Retia Fervojo'', kiu nomo restis ĝis hodiau.
 
1897 la Retia Fervojo post popola baloto fariĝis grizona ŝtata fervojo.
 
 
==Monda kulturheredaĵo de UNESKO==