Izotopa spino: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 12:
Observoj de malmultepezaj [[barionoj]] (kreitaj el [[u-kvarko|u-]], [[d-kvarko|d-]] kaj [[s-kvarko]]j) kondutas al konkludo ke tiuj partikloj estas tiel similaj je [[forta nuklea forto|fortaj interagoj]] ke ili povas esti diferaj statoj de sama partiklo. Laŭ modernaj modeloj de [[kvantuma kolordinamiko]] tio okazas ĉar u- kaj d-kvarkoj estas ege similaj je maso kaj havas samajn fortajn interagojn. Do, la partikloj el sama nombro de u- kaj d-kvarkoj ankaŭ havas preskaŭ samajn masojn kaj estas grupitaj kune. Ekzemple, [[delta-bariono]]j, [[barionoj]] kun spino 3/2, estas faritaj el mikso de tri u- kaj d-kvarkoj kaj estas rigardataj kiel unu grupo ĉar ili ĉiuj havas preskaŭ saman mason (proksimume 1232 MeV/c<sup>2</sup>) kaj interagas en preskaŭ sama maniero.
 
Tamen, ĉar u- kaj d-kvarkoj diferas je [[ŝargo]] (u-kvarko havas ŝargon de 2/3''e'', kaj d-kvarko de 1/3''e'') la kvar delta-barionoj havas diferajn ŝargojn: &Delta;<sup>++</sup> (''uuu''), &Delta;<sup>+</sup> (''uud''), &Delta;<sup>0</sup> (''udd''), &Delta;<sup>-</sup> (''ddd''). Oni povas rigardi na ĉiuj kvar kiel statoj de sama partiklo. Izotopa spino estas la eco paralela al spino, kiun oni uzas por asocii projekcion ''I<sub>z</sub>'' (ankaŭ iam skribata kiel ''I<sub>3</sub>'') al iu ŝarga stato. Por kvar delta-barionoj oni bezonas kvar projekciojn. Do, la absoluta valoro de isospino ''I'' estis elektita kiel 3/2, kaj la projekcioj ''I<sub>z</sub>'' estas 3/2 por &Delta;<sup>++</sup>, 1/2 por &Delta;<sup>+</sup>, -1/2 por &Delta;<sup>0</sup> kaj -3/2 por &Delta;<sup>-</sup>.
 
Post invento de kvarka modelo, oni notis ke porjekcioprojekcio de izotopa spino havas rilaton kun kvarka enhavo de partilkoj. Tiu rilato estas: ''I<sub>z</sub>''&nbsp;=&nbsp;1/2(''N<sub>u</sub>''&nbsp;−&nbsp;''N<sub>d</sub>'') kie ''N<sub>u</sub>'' kaj ''N<sub>d</sub>'' estas, laŭorde, nombro de u- kaj d-kvarkoj.
 
Laŭ izotopa spino, la kvar delta-barionoj kaj du [[nukleono]]j povas esti rigardataj kiel diferaj statoj de du bazaj partikloj. Laŭ kvarka modelo oni eĉ povas rigardi delta-barionoj kiel ekscitaj statoj de nukleonoj.