Esperanta literaturo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
AlexW (diskuto | kontribuoj)
e →‎Originalaj verkoj: korektis ligon por jozef kaj la edzino de Potifar
Linio 49:
Estas memkompreneble, ke dum la fruaj jaroj la verkistoj ne tiom aktivis sur la kampo de originala literaturo kiom sur tiu de la tradukita; por tiaj tradukoj, kiaj eliris tiuepoke, oni ne ĉiam konsideris necesa la verkistan talenton: bezonata estis nur iagrada posedo de la lingvo kaj iom da libera tempo.
[[Dosiero:Wasniewski.jpg|thumb|270px|right|Jozefo Wasniewski]]
La unuaj provoj de originala verkado estis tiuj de Z mem, kiu en sia [[Unua Libro]] ([[1887]]) publikigis siajn poemojn ''[[Mia Pensopenso]]'' kaj ''[[Ho, mia kor']]!'', el kiuj la unua estas gemo de nia poezio. En la fruaj numeroj de ''La [[Esperantisto|E-isto]]'' presiĝis originalaĵoj de [[Ludwig Emil Meier]], [[Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko]], Grohn, Fez ([[Feliks Zamenhof]]), kaj [[Martin Goldberg]]. En [[1896]] aperis la unua aparte presita poemo: ''[[Nevola Mortiginto]]'' de [[Vasilij Devjatnin]]. En la serio Biblioteko de la LI sekvis la prozaj verkoj ''[[Kraljeviĉ Marko]]'' ([[M. Abesgus]]), ''[[El la Vivo de la E-istoj]]'' ([[V. Stankeviĉ]]), ''[[En la Brikejo]]'' ([[Józef Waśniewski]]), kaj ''[[Du Mirrakontoj]]'' ([[Otto W. Zeidlitz]]). ''La Fundamenta Krestomatio'' unue eldonita en [[1903]], enhavis krom originalaj poemoj de Z, ankaŭ verkojn de aliaj E-istoj; la materialo grandaparte jam aperis dise en la kajeroj de ''La E-isto'' kaj ĝia anstataŭinto Lingvo Internacia.
 
La [[Kongreso en Bulonjo]] ([[1905]]) antaŭis grandan progreson en la literaturo originala; aperis ''[[Du Rakontoj]]'' (Rothau), ''[[Urso - En Montoj]]'' ([[Henri Sentis]]); ''[[Sep Rakontoj]]'' ([[Ivan Malfeliĉulo]]), kaj la poemaroj ''[[Versaĵareto]]'' (A.Dombrowski), ''[[Verdaj Fajreroj]]'' ([[Roman Frenkel]]). Al franca kuracisto, d-ro [[Henri Vallienne]], ni ŝuldas la unuan originalan E-an romanon, ''[[Kastelo de Prelongo]]'' ([[1907]]); ĝi temas pri la rilatoj inter la membroj de franca nobela familio kaj ĝiaj servistoj. En la sekvanta jaro Vallienne, kiu devis forlasi sian profesian karieron pro malbona sanstato, aperigis duan romanon ''[[Ĉu Li?]]'' en kiu li okupiĝis pri la tortureco de identeco kaj kontrasta adulteco. Ambaŭ romanoj estas gravegaj por la esperanta karaktero de la literaturo. Lingvan neperfektecon de Vallienne oni devas ne tro atenti, ĉar memorendas, ke li estis pionira verkisto en periodo, kiam la ĝenerala lingva nivelo estis ankoraŭ malalta.