Vikipediista diskuto:Crowberin/Arkivo

Vikipedia konkurso redakti

Saluton Crowberin, dankon pro via emo partopreni en la Vikipedia konkurso "Monato de Vikipedio". Mi tamen atentigas vin, ke por ke via partopreno estu valida, vi devas enskribi en la konkursan paĝon ne nur vian nomon, sed ankaŭ la nomo(j)n de la artikolo(j) el la proponata listo kiu(j)n vi redaktis. Bonvolu laŭeble aldoni ilin ĝis la fino de aprilo. Marek "Blahma" BLAHUŠ 07:03, 29. Apr 2010 (UTC)

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj redakti

Kara, Crowberin, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj  

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)Reply