Puĉo de la Sankta Silvestro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
{{elstara}}
Linio 15:
 
== Kaŭzoj ==
La registaro de [[David Dacko|Dacko]] spertis certajn problemojn en [[1964]] kaj [[1965]] : ekonomio suferis pro stagnado, ŝtata burokratismo ekis disfali, kaj la landlimoj de Centrafriko estis senĉese malrespektitaj, aŭ de la anoj de [[Patrice Lumumba]] sude, aŭ de la rebelulojribeluloj de la [[Liberiga Armeo de la Sudana Popolo]] oriente<small><ref name="Titleyp25">Titley 1997, p. 25</ref></small>. Pro premo de la plej radikalaj membroj de MESAN, sed ankaŭ por trovi novajn subtenantojn kaj aserti la sendependecon de la centrafrika eksterlanda politiko, Dacko iniciatis diplomatajn rilatojn kun la [[Ĉinio|Popola Respubliko de Ĉinio]] en [[septembro]] [[1964]]<small><ref name="Titleyp25"/></small>. Ĉina delegitaro, estrita de Meng Yieng kaj de aliaj agentoj de la ĉina reĝimo, tiam rondvojaĝis tra la lando, montrante [[Propagando|propagandajn]] komunistajn filmojn al lokuloj. Iom poste, Ĉinio konsentis al la Centr-Afrika Respubliko senrentan prunton da unu miliardo da [[afrika franko|afrikaj frankoj]] (t.e. 20 milionoj da [[Franca franko|francaj frankoj]])<small><ref>Van de Walle, Nicholas (July 1991), “[http://www.jstor.org/pss/722938 The Decline of the Franc Zone: Monetary Politics in Francophone Africa]”, African Affairs (Oxford University Press) 90 (360): 383–405</ref></small>. Tiu helpmono tamen ne sufiĉis, kaj ne preventis la riskon de baldaŭa financa krizo por la lando<small><ref name="Titleyp25"/></small>. Alia problemo de la centrafrika registaro estis ege dissemita [[korupto]]<small><ref>Lee 1969, p. 100</ref></small>. Bokassa opiniis, ke li devis faligi la Dacko-reĝimon por forigi la influon de komunismo kaj solvi ĉiujn problemojn de la lando. Laŭ Samuel Decalo, eksperto pri afrika politiko, la persona ambicio de Bokassa tamen estis la plej grava elemento, kiu decidigis lin organizi [[puĉo]]n kontraŭ David Dacko<small><ref>Decalo 1973</ref></small>.
 
En [[julio]] [[1965]], Dacko sendis Bokassa al [[Parizo]] kiel parton de la centrafrika delegitaro por la [[Nacia tago de Francio|nacia ceremonio de la 14-a de julio]]. La [[23-an de julio]] ĉeestis Bokassa alian ceremonion pri la malfondo de la militoficira lernejo, en kiu li trejnis antaŭ kelkaj jardekoj. Li sekve intencis reveni al la Centr-Afrika Respubliko, sed Dacko malpermesis lian returnvojaĝon<small><ref name="Titleyp25"/></small>. Bokassa dum la sekvaj monatoj provis akiri la subtenon de variaj amikoj en la franca kaj centrafrika armeoj. Dacko finfine cedis pro kreskanta premo kaj permesis en [[oktobro]] la revenon de sia kuzo. Bokassa poste asertis, ke Dacko cedis pro persona interveno de la [[Prezidento de la Respubliko (Francio)|franca prezidanto]] [[Charles de Gaulle]], kiu liadire diris al Dacko la jenon : "''Bokassa tuj revenu al sia posteno. Mi ne povas toleri la mistraktadon de mia militkompano''"<small><ref>Bokassa 1985, p. 24</ref></small>.