Puĉo de la Sankta Silvestro: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) |
lingva polureto: B kaj siaj anoj kaptis --> B kaj liaj anoj kaptis / imperio-->imperiestro |
||
Linio 2:
La '''puĉo de la Sankta Silvestro'''<small><ref>La [[31-a de decembro]] estas la festotago de [[Silvestro la 1-a|Sankta Silvestro la 1-a]]. Ĉar la puĉo komencis la 31-an de decembro kaj finis komence de la [[1-a de januaro]], historiistoj kiel Brian Titley kaj Pierre Kalck nomis ĝin "Puĉo de la Sankta Silvestro" (''coup d'Etat de la Saint-Sylvestre).</ref></small> estis [[puĉo]] organizita de [[Jean-Bédel Bokassa]], estro de la armeo de la [[Centr-Afrika Respubliko]], kune kun liaj militoficiroj, kontraŭ la registaro de la prezidanto [[David Dacko]]. Ĝi okazis la [[31-an de decembro]] [[1965]] kaj la [[1-an de januaro]] [[1966]]. Dacko, kiu estis kuzo de Bokassa, regis la landon ekde [[1960]], kaj Bokassa, unue oficiro en la franca armeo, sekve aniĝis al la centrafrika armeo en [[1962]]. En 1965, la ŝtato spertis gravan krizon pro [[korupto]] kaj malrapida ekonomia disvolviĝo, dum ĝiaj landlimoj estis malrespektitaj de rebeluloj el najbaraj landoj. Dacko ricevis monhelpon el la komunista [[Ĉinio|Popola Respubliko de Ĉinio]], sed malgraŭ tio ne sukcesis solvi la problemojn de Centrafriko. Bokassa ekis plani la eksigon de la registaro : kiam Dacko lernis tion, li fondis [[Ĝendarmo|ĝendarmaron]] estritan de Jean Izamo, kiu rapide fariĝis la plej fidita konsilanto de Dacko.
Kun la helpo de kapitano [[Alexandre Banza]], Bokassa ekis la puĉon dum la [[Silvestro|Silvestro-nokto]] de 1965. Bokassa kaj
== Politika fono ==
Linio 56:
La eksprezidanto Dacko dume restis izoligita en Camp de Roux : la franca registaro, kiu maltranviliĝis pri lia bonsano, sendis militistan delegiton por viziti lin<small><ref name="Titleyp40">Titley 1997, p. 40 </ref></small>. Dacko diris al la delegito, ke li ne rajtis legi ion ajn ekde du jaroj. La delegito do traktis kun la prizonestro, por ke oni donu kelkajn librojn al Dacko. La vivkondiĉoj de la eksprezidanto tamen ne pliboniĝis post la vizito, kaj en [[junio]] [[1969]], Dacko sendis leteron al la ĉina ambasadoro en [[Brazavilo]], petante financan subtenon por sia familio. La mesaĝo estis interkaptita kaj enmanigita al Bokassa<small><ref name="Titleyp40"/></small>, kiu opiniis ke tiu letero estis sufiĉe bona kialo por elimini Dacko. Oni akuzis la kaptiton pri endanĝerigo de la ŝtato, kaj translokis lin al la prizono Ngaragba. Bokassa tamen rezignis la akuzaĵon je la [[14-a de julio]], kiam li lernis el la juĝo Albert Kouda, ke ne ekzistis sufiĉaj pruvoj por peti kondamnon. Dacko restis en la palaco de la Renesanco, ĝis li iom resaniĝis. Oni poste kondukis lin al Mokinda, en la [[Lobaye|prefektujo Lobaye]], kie li rajtis vivi en izoligita kaj kontrolita domo<small><ref name="Titleyp41">Titley 1997, p. 41</ref></small>. Ne antaŭ [[oktobro]] [[1969]] (t.e. preskaŭ kvar jaroj post la puĉo) Bokassa komencis liberigi aliajn kaptitojn el Ngaragba.
Dacko restis izoligita en domo, ĝis li estis nomumita kiel privata konsilanto de la prezidanto Bokassa la [[17-an de septembro]] [[1976]]. Bokassa malfondis la registaron kaj kreis la [[Centr-Afrika Imperio|Centr-Afrikan Imperion]], kio kaŭzis kreskantajn internaciajn kritikojn fine de la [[1970-aj jaroj]]. Dacko sukcese rifuĝis al [[Parizo]], kie la francoj konvinkis lin partopreni al puĉo por eksigi Bokassa kaj restarigi lin kiel prezidanton<small><ref>Titley 1997, p. 127</ref></small>. Dacko reiĝis [[Listo de prezidantoj de Centr-Afrika Respubliko|prezidanto de Centr-Afrika Respubliko]] la [[21-an de septembro]] [[1979]], sed estis denove eksigita de sia armeestro, [[André Kolingba]], post la senperforta puĉo de la [[1-a de septembro]] [[1981]]<small><ref>Titley 1997, p. 160</ref></small>. Bokassa vivis ekzilite en Parizo, kaj estis kondamnita ''in absentia'' je mortpuno en [[decembro]] [[1980]]. Kiam li revenis al Centr-Afrika Respubliko en [[oktobro]] [[1986]], li estis arestita kaj akuzita pri perfido, murdo, [[kanibalismo]] kaj monfraŭdo. Li estis senkulpigita koncerne la akuzaĵon pri kanibalismo, sed estis kondamnita pro la ceteraj la [[12-an de junio]] [[1987]]. Kolingba ŝanĝis lian punon al tutviva enkarcerigo en [[februaro]] [[1988]], kaj sekve ŝanĝis ĝin denove al 20-jara enkarcerigo. Kolingba poste deklaris amnestion por ĉiuj kaptitoj, tiel ke Bokassa eliris el prizono la [[1-an de aŭgusto]] [[1993]]. La eksa
== Notoj ==
|