Rila-monaĥejo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 4:
Komence la [[monaĥejo]] situis en proksima [[loko]] en la [[montaro]]. Dum la 30-aj jaroj de [[14-a jarcento]] [[feŭdulo]] [[Hreljo Dragovola]] konstruigis la monaĥejajn konstruaĵojn sur nature fortikigita [[teraso]] inter la [[rivero]]j [[Rilska]] kaj [[Druŝljavica]], kaj meze de ili li lokigis altan [[ŝtonturo]]n, la [[Hreljo-turo]]n ([[1335]]) kaj malgrandan [[preĝejo]]n ([[1343]]). Poste la monaĥejo estis kelkfoje prirabita, detruita kaj bruligita. Sur la nuna loko ĝia [[eksteraĵo]] devenas de la [[19-a jarcento]], kiam la monaĥoj decidis rekonstrui ĝin. La rekonstruado komenciĝis en [[1816]] kaj daŭris ĉ. 30 jarojn.
 
La monaĥeja [[arkitektur-komplekso]] estas fermita tuto kun areo de 8800 m². Gi troviĝas ene de monaĥeja [[korto]], kiu havas formon de malrekta [[kvarangulo]]. En tiu korto, funkcias memstare apud la monaĥejo la [[ĉefpreĝejo]] [[Naskiĝo de la Di-patrino]] -- granda, plastike varia kvinkupola [[konstruajokonstruaĵo]] ([[1834]]-1837). En [[1844]] oni alkonstruis [[sonorilejo]]n apud la Hreljo-turo. En la kvaretaĝaj loĝdom-aloj estas pli ol 300 monahaj [[ĉelo]]j kaj 4 [[kapelo]]j.
 
La [[arta efiko]] estas bazita sur la [[kontrasto]] inter la kruda fortikaĵa [[karaktero]] de la eksteraj masivaj [[ŝtonmuro]]j, kun entranĉitaj malgrandaj [[fenestroaperturo]]j kaj du grandaj [[pordo]]j, kaj la multkolora [[traktado]] de la [[loĝejaĵo]]j. La [[etaĝo]]jn kaj la loĝej-alojn ĉiuflanke ĉirkaŭas vastaj [[verando]]j. La masivaj [[arkado]]j en la [[teretaĝo]] kaj arkadoj en la sekvaj du etaĝoj estas blankkolore stukitaj aŭ pentritaj. Super ili vidiĝas la ajurforma [[silueto]] de la lasta etaĝo, konstruita el [[ligno]], kun belegaj diversformaj [[elstaraĵo]]j.