Universala Vortaro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
vikiigo, cetere
citaĵo
Linio 1:
La '''Universala Vortaro''' de [[Esperanto]] estis unue eldonita de [[Zamenhof]] en [[1894]] en [[Varsovio]]. Ĝi entenas krom la 900 vortojn de la [[Unua Libro]], 1740 novajn radikvortojn (kun tradukoj angla, germana, franca, rusa, kaj pola), troviĝantajn en la ĝis tiam aperintaj verkoj, artikoloj kaj tradukoj en Esperanto. Ĉiu gramatika finiĝo kaj afikso ludas en ĝi rolon de memstara vorto. En [[1905]] ĝi konsistigis la trian parton de la [[Fundamento de Esperanto]], do ĝi fariĝis netuŝebla.
 
Jen la enkonduko de la universala vortaro:
{{citaĵo|Ĉion, kio estas skribita en la lingvo internacia Esperanto, oni povas kompreni kun helpo de tiu ĉi vortaro. Vortoj, kiuj formas kune unu ideon, estas skribataj kune, sed dividataj unu de la alia per streketo, tiel ekzemple la vorto « frat'in'o », prezentante unu ideon, estas kunmetita el tri vortoj, el kiuj ĉiun oni devas serĉi aparte.}}
 
La tuta vortaro estas rete alirebla pro la retejo de la [[Akademio de Esperanto]]. [http://akademio-de-esperanto.org/fundamento/universala_vortaro.html]