Biblio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
BodhisattvaBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: pms:Bibia
Linio 192:
Komitato estis formita por traduki la Novan Testamenton, kiu eldoniĝis en [[1912]]. La traduko de la Nova Testamento estas influita de la angla [[King James Version]].
 
[[L. L. Zamenhof|Zamenhof]] tradukis la tutan Malnovan Testamenton (la Masoran Biblion) en [[Esperanto|Esperanton]]. Li finis la laboron jam en marto [[1915]]. Tamen anstataŭ tuj sendi la manuskripton eldoncele al la "Biblia Komitato" en Britio, li povis nur informi ties prezidanton, la esperantistan pastron [[John Cyprian Rust]], pri grava malhelpo. Zamenhof skribis al li en la [[franca lingvo]]: ''"Bedaŭrinde mi ne povas en la nuna momento sendi al vi la tradukon, ĉar nia poŝto ne transsendas ion (dum la milito), kio estas skribita en Esperanto. Sekve mi devas atendi ĝis la fino de la milito."'' Pro tio nur post la unua mondmilito - kaj du jarojn post la morto de Zamenhof - la traduko alvenis en Britio, kie de [[1919]] ĝis [[1926]] la Biblia Komitato okupiĝis pri tralegado, korektado, lingva harmoniigo de la Nova Testamento al la Malnova (laŭ kristana vidpunkto), kompostado kaj provlegado. Du [[kvakerismo|kvakerinoj]], la fratinoj [[Priscilla Peckover|Priscilla]] ([[1833]]-[[1931]]) kaj [[Algerina Peckover]] ([[1841]]-[[1927]]) pretis doni la necesan financan helpon. Ene de kvin jaroj pli ol 5000 ekzempleroj de la esperanta Biblio vendiĝis.
 
La Duakanonajn Librojn tradukis [[Gerrit Berveling]]. Tiu en la katolika kaj ortodoksa eklezioj uzata parto estis aldonita je [[2003]] al La Sankta Biblio de [[1926]] laŭ la maniero de [[Martin Luther]]. En [[2006]] la Ekumena Komisiono de [[IKUE]] kaj [[KELI]] editoris tute novan aranĝon laŭ la [[Vulgato]] sub la nomo BIBLIO, kiun eldonis KAVA-PECH, [[Ĉeĥio]], kaj kiu nun estas eksterordinara eldono en la [[serio Oriento-Okcidento]] de [[UEA]].