Masakro de Jamestown: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 9:
 
== Fono ==
Post la unua [[angla-paŭhatanaj militoj|angla-paŭhatana milito]] ([[1609]]–[[1613]]), la geedziĝo de la plej juna filofilino de [[ĉefo Paŭhatano]], [[Pokahontas]], kaj de la koloniisto [[John Rolfe]] en la jaro [[1614]] komencis periodon de pli pacaj rilatoj inter la anglaj koloniistoj kaj la [[indianoj]] de la [[Paŭhatana konfederacio]]. En [[1618]] post la morto de [[Vahunsonakok]], pli konata kiel ĉefo Paŭhatano, ties duonfrato, [[Opekankano]] iĝis ĉefo de la Paŭhatanoj. Opekankano opiniis, ke pacaj rilatoj kun la koloniistoj ne eblis. Post la malgajno de la unua paŭhatana milito, li planis la detruon de la anglaj setlistoj. Printempe de la jaro [[1622]], post la murdo de sia konsilisto [[Nematanevo]] fare de anglo, Opekankano lanĉis kampanjon de surprisatakojsurprizatakoj kontraŭ almenaŭ tridek unu apartaj anglaj setlejoj kaj plantejoj, la plej multaj ĉe la rivero James.
 
==Antaŭaverto==
[[Jamestown (Virginia)|Jamestown]], la u unua setlejo kaj ĉefurbo de la kolonio estis savita, pro indiana knabo nomita [[Chanco]], kiu devis murdi sian dungiton, Richard Pace, sed anstataŭe vekis lin nokte kaj avertis lin pri tuja atako. Richard Pace, kiu loĝis je la alia flanko de la rivero, unue sekurigis sian familion kaj poste remis tra la rivero al Jamestown por averti la aliajn loĝantojn. Rezulte iuj preparoj estis faritaj antaŭ la atako en Jamestown. Eksteraj setlejoj tamen ne ricevis antaŭaverton.
 
== Detruo de aliaj setlejoj ==
Linio 20:
La Paŭhatanoj finis la bataladon kaj atendis dum la sekvaj tagoj kaj monatoj post la atako, ŝajne opiniantaj, ke la koloniistoj akceptis la malsukceson kiel signalo, ke la paŭhatanoj estis potencaj kaj respektendaj kaj konfliktoj evitendaj. Tio tamen montriĝis grava eraro en la kompreno de la menso de anglaj koloniistoj.
 
La printempaj atakoj detruis multajmultajn de la kampoj kaj tiel iuj setlejoj estis tute forlasitaj. Ne nur en la kolonioj, sed ankaŭ en Anglio la atakoj havis la longdaŭran efikon fortigi la bildon de savaĝajsovaĝaj indianoj kaj detruis multon el tio, kion atingis dum la antaŭaj jaroj Pokahontas kaj aliaj.
 
===Lernejo por indianaj knaboj en Henricus===
Linio 26:
 
===Venenigo de la indianoj===
La koloniistoj, kiuj supervivis la atakojatakojn de la sankta vendredo ĉasis la tribojn kaj detruis iliajn kampojn dum la somero kaj aŭtuno de [[1622]] tiom sukcese, ke la ĉefo Opekankano decidis trakti kun ili. Pere de amikaj indianaj perantoj estiĝis fine paco inter la du partioj. Tamen, kelkaj el la loĝantoj de Jamestown sub la gvido de kapitano [[William Tucker]] kaj doktoro [[John Pott]], venenigis la indianan parton de la alkoholaĵo por la ceremonio. La veneno mortigis ĉirkaŭ ducent indianojn kaj aliaj kvindek estis mortigitaj mane. Ĉefo Opekankano sukcesis eskapi.
 
===Malvenko de la indianoj===
Virginio iĝis [[kronkolonio]] de Anglio du jarojn poste, en [[1624]]. Tia ŝanĝo signifis, ke la anglia krono havis rektan aŭtoritaton super la kolonio anstataŭ per la ''Virginia Company of London''. Tio signifis, ke favoritoj de la krono povis profiti de la kolonio kiel la virginia kompanio provintispovis tion. Kiel en la plej multaj kolonioj la koloniistoj estis ekspluatataj por la persona profito de kelkaj respondeculoj kaj la interesoj de la Paŭhatanoj estis eĉ malpli multe konsiderataj. Ekspansio en la landon de la indianoj kaj malrespekto de kontraktoj estis daŭre la kutima rilato.
 
En [[1644]] okazis la dua angla-paŭhatana milito, kiu mortigis ĉirkaŭ kvincent anglajn koloniistojn, kio reprezentis tiam nur 10 % el la loĝantaro kaj havis malpli grandan efikon al la kolonio. Tiam Opekankano, maljunega viro, estis transportita al la batalkampo surlite kaj kaptita. Malliberigita en Jamestown li estis murdita de gardisto, kiu devis gardi lin.