Uherský Brod: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 7:
La unua mencio devenas el la jaro [[1140]] kaj ĝi rilatas al vilaĝo ĉe travadejo tra rivereto [[Olšava]] en komerca pado ĝis [[Hungario]], kiam oni jam tiam prenis vojimposton.
Post neniiga hungara-kumana atako en [[Moravio|Moravion]] en la jaro [[1253]] okazis iam en la jaroj [[1254]] – [[1262]] al lokigo de nova urbo, kies devo estis defendi kontraŭ malamikaj invadoj Moravion kaj samtempe esti komerccentro survoje Hungarion. En la jaro [[1272]] reĝo [[Přemysl Otakar la
Konturo de la urbo estas kvinflanka, kun ovaligita suda angulo. La bazplano estas fondita en rektangula projekto kun la granda centra placo, en kiun kondukas stratoj en la anguloj kaj meze de ties flankoj. Tiun ĉi projekton difektis en [[mezepoko]] la enmeto de kvar senpere ligantaj al si domoj en la placon.
La plej malnova eklezia konstruaĵo de la urbo estas preĝejo de magistro [[Jan HUS|Jan Hus]] el la [[13-a jarcento]]. Plua valora konstruaĵo estas renesanca kvarala unuetaĝa konstruaĵo kun arkada kortego nomata Panský dům el komenco de la [[16-a jarcento]]. En la urbo estas dislokigita kelke da valoraj plastikaĵoj, ekz. mariana kolono el la jaro [[1785]] en Mariana placo, aŭ bronza obelisko el la jaro [[1992]] nomita Vojaĝo de la mondo (Via Lucis). Konserviĝis ankaŭ sektoroj de fortikaĵoj kun ŝtona remparo, fosaĵo kaj diversloke kun duoblaj remparoj. Antaŭŝovitaj fortikaĵoj kun cilindroformaj bastionoj devenas nur el la 2-a duono de la [[16-a jarcento]].
Juda loĝigo estas dokumentita jam en la jaro [[1470]], devena juda vilaĝo kun sinagogo kaj lernejo staris en antaŭurbo sudoriente de la urbo. En la jaro [[1683]] ili estis grave difektitaj de kuruca soldataro. Ĉirkaŭ la jaro [[1670]] la juda gheto konsistis el pli ol 40 domoj, en la 2-a duono de la [[19-a jarcento]] el 170 domoj. La unua sinagogo estis detruita komence de la [[18-a jarcento]]. Nova sinagogo, konstruita en la [[18-a jarcento]] laŭ modelo de unu el [[Amsterdamo|amsterdamaj]] sinagogoj, estis en la jaro [[1941]] forbruligita kaj detruita de naziistoj.
|