La magiisto de la smerald-urbo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 32:
* La Arbohakisto ne estas el lado sed el fero.
* Inter la ekkonatiĝoj kun la Birdotimigulo kaj kun la Arbohakisto VOLKOV aldonis ĉapitron: Dume Birdotimigulo kaj Arbohakistoj disputas kio pli alŝtrebindas – ĉu cerbo, ĉu koro – hommanĝulo forrabas Elli-n. La du sukcesas liberigi ŝin kaj mortigi la hommanĝulon.
* BAUM vivigis en la arbaro inter la du fosaĵoj monstraj vivaĵoj (kun korpoj de ursoj kaj kapoj de tigroj), la Kalidah-oj. VOLKOV anstataŭe havas sabrodentoj-sabrodentajn tigrojn.
* La reĝino de la kampomusoj sinprezentas ĉe VOLKOV kun la nomo: Ramina. De ŝi Elli ricevas fajfilon, la knabino per ĝi povas venigi Raminan. – Ĉe BAUM la reĝino nur diras al Dorothy ke la knabino devas stari surkampe kaj tiam ŝin povas voki. Poste subite ankaŭ Dorothy havas tiucelan fajfilon, ne estas klarigo de kie.
* La smerald-urba magiisto ordonas al Elli (kaj la amikoj) nur el la Violkolora Lando forigi la malican sorĉistinon Bastinda. Ĉe BAUM la magiisto OZ ordonas al Dorothy mortigi la malican sorchistinon de la Okcidenta Lando.
* Diversaj diferencoj estas pri la okazoj en la tronhalo; same pri la batalklopodoj kiam la sorĉistino per siaj bestoj atakas la amikojn. Speciale la magiaj formuloj (kaj tiu por voki la Flugantajn Simiojn kaj la ĝeneralaj) ĉe VOLKOV estas ege pli melodiaj.
* Ĉe VOLKOV la Flugantaj Simioj ne atakas la knabinon ĉar ŝi portas la arĝentajn ŝuojn. – Ĉe BAUM la kialo estas signo de la Norda Sorĉistino sur la frunto de la knabino. Kaj la Okcidenta Sorĉistino ekmiras, aldone ŝokiĝas pri la arĝentaj ŝuoj. – Ĉe VOLKOV la knabino ne havas tiun signon; la sorĉistino Bastinda miras ke Elli posedas la arĝentajn ŝuojn kaj babilas kun Elli pri tiuj ŝuoj. Dum tio Bastinda diras ke Gingema estis siaŝia fratino; ege ŝi miras ke Gingema estas morta.
* La ĉapitron pri la aresto ĉe la malica sorĉistino VOLKOV pliriĉigas per la knabinokuiristino Fregosa (ŝi anas al la Palpebrumuloj-popolo).
* Ĉe BAUM la hundeto Toto ektimigite forsaltas kiam la leono laŭte blekegas en la tronhalo; per tiu salto Toto faligas la ŝirmilon kiu malebligu ke oni vias OZ-on. – Totoŝka ĉe VOLKOV ne ektimas; per la nazo la hundo trovas la magiiston kaj bojante lin aperigas. – La postaj okazoj ĝis la forveturo de la poa magiisto diferencas per diversaj etaj aĵoj.
* Post kiam GOODVIN forveturis, Totoŝka admonas la iomete arogantiĝintan Birdotimigulon rememorigante ke la pajlulo sian nunan staton nur per Elli atingis. La aliaj amikoj esprimas sian kunsenton. VOLKOV tie la personon pli evoluigas ol BAUM faris; VOLKOV montras ke kelkfoje bonaj karaktreroj estas kaŝitaj per malbonaj.