Abatejo Kappel: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 6:
 
==Historio==
Post gixa fondiĝo en la jaro [[1185]] la abatejo estis [[Habsburgo|habsburga]] protektaĵo. Ĝi iom post iom akiris la bienojn, kiuj formas la hodiaŭan [[Affoltern (distrikto)|distrikton Affoltern]] kaj ĉirkaŭ ĝi estiĝis la vilaĝo [[Kappel ĉe Albis|Kappel]]. En la jaro [[1415]] la abatejo submetis sin al la kamparsuvereneco kaj protekto de la urbo [[Zuriko]]. Komence de la 16-a jarcento la abatejo vokis la adepton kaj postsekvanton de [[Zvinglo]], [[Heinrich Bullinger]] kiel juna instruisto al [[Kappel ĉe Albis|Kappel]]. Li konvinkis la monaĥojn de la abatejo pri la [[reformacio]]. La 29-an de marto [[1525]] oni celebris la [[Komunio|komunion]] unuan fojon laŭ la reformita rito. En la jaro [[1529]] okaze de la unua [[1-a milito de Kappel|1-a batalo de Kappel]] Bullinger povis haltigi dank al sia perado la internan militon de la [[Svisa Ĵurkomunumo]] kaj inter la katolikaj kaj protestantaj trupoj estis dividita la fama [[Laktosupo de Kappel]]. Dum la [[2-a milito de Kappel|2-a batalo de Kappel]] sur la batalkampo [[Zvinglo]] perdis sian vivon. La lasta abato ''Adam Näf aus der Vollenwied'' savas la zurikan ĉefstandardon kaj kiel danko en la jaro [[1550]] ricevis la iaman paŝtbienon de la monaĥejo kiel persona feŭdo.
 
De la jaro [[1547]] ĝis [[1803]] zurikaj [[vokto|sub-voktoj]] administras la iamajn abatajn bienojn en la loĝejo de la eksabato, kiu estis transformita al sub-voktejo. Al tiuj voktoj, kiu estis ekzkluzive zurikanoj, la loĝantojn de la ĉirkaŭaĵo devis pagi la impoŝtojn. Samtempe Kappel estis submetita al la kamparvoktdistrikto [[Knonaŭ]]. En la kadro de la almozleĝo de [[1525]] la iama monaĥejo provizis la almozulojn de la voktdistrikto Knonaŭ kaj de la dekstra bordo de la [[Lago de Zuriko]] unufoje en la semajno per pano. Por tiu celo estis konstruita la hodiaŭ ''Domo ĉe la lago'' kiel bakejo.