Klasik-stila luktado: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj) Nova paĝo: thumb|La pugnoluktisto de la Kvirinalo: greka statuo de pugnoluktisto el la [[1-a jarcento a.K.]] '''Greko-Romia lukto''' aŭ '''pugnolukto''' ([[greke]... |
Lvh (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 3:
Oni enkondukis la fakon unue en la jaro [[-688]] dum la 23-a [[Olimpiko]].<ref>Pausanias Periegetes V 8,7: τρίτῃ δὲ ὀλυμπιάδι καὶ εἰκοστῇ πυγμῆς ἆθλα ἀπέδοσαν· Ὀνόμαστος δὲ ἐνίκησεν ἐκ Σμύρνης συντελούσης ἤδη τηνικαῦτα ἐς Ἴωνας. (Dum 23-a Olimpiko oni aldonis la pugnolukton. Veniks Onomastos el Smyrna, kiu jam tiam estis parto de Ionio.“</ref>
En la antikva [[Romo]] pugnolukto estis ĉefe montrita dum [[gladiatoro|gladiatoraj luktoj]]. Tamen ne precize difineblas kiom maljuna estas greko-romia lukto, ĉar sur bildoj el la antikvo ([[Mezopotamio]], [[antikva Egiptio]], [[Kreto]]), videblas, ke similaj luktoj jam tiam estis kutimaj.
Oni luktis per manoj. La luktistoj ligis longajn ledajn rimenojn retforme ĉirkaŭ manoj kaj antaŭbrakoj, nur la [[polekso]] restis libera. La rimenoj celis protekton de la mano, sed ankaŭ plifortigon de la batoj.
Oni ĉefe batis kontraŭ sentemajn korpopartojn, kiel ekz. [[dento]]j, [[orelo]]j kaj [[nazo]]. Reguloj kiel ĉe nuntempa [[boksado]] ne ekzistis. Oni ne povas kompari tiaman kaj nuntempan lukton. La partoprenantoj estis veraj luktistoj. Tia lukto povis daŭri plrajn horojn kaj ofte kaŭzis gravajn vundojn.
[[dosiero:Boxers Staatliche Antikensammlungen 1538.jpg|thumb|Nigrafigura atika premiamforo: la dekstra pugnoluktisto indikas, ke li malvenkis, sed lia kontraŭulo daŭre atakis lin kaj estas tial batita de la arbitracianto per bastono.]]
Finis la lukton levigo de la mano kun streĉita montrofingro kiel signo de malvenko. Kiam post tia gesto la venkinto daŭre batis la venkiton, la arbitracianto intervenis kun bastonbatoj. Tiaj scenoj vidiĝas sur premiamforoj. Kiam la venkito mortis, la venkinto estis punata. Pro sia danĝero oni taksis la sporton alta dum la antikvo.
La plej fama pugnoluktisto el la [[antikvo]], kiu gajnis pli ol 1000 premiojn estis [[Theagenes el Thasos]] ([[-480]]).
Ekzistas [[bronzo|bronza]] sidstatuo en [[Romo]], nomata ''la [[pugnoluktisto de la Kvirinalo]]''. Ĝi montras [[vundo]]jn sur la [[vizaĝo]], kiuj okazis ofte dum tia luktado.
==Referencoj==
{{Referencoj}}
|