Memlernanto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e Nuligis revizion 1971797 de 90.12.76.38 (kontribuoj, diskutpaĝo)
Linio 1:
'''Memlernanto''' (aŭ '''meminstruanto''' aŭ '''aŭtodidakto''') estas [[homo]], kiu instruas sin mem per objekta [[lerno|lern]]-[[materialo]], sen [[lernejo]] aŭ instruantoj. Oni povas esti memlernanto pri unuopa fako, aŭ ĝenerala memlernanto; ĉar ne eblas ke oni mem instruas al si ĉion dekomence sen antaŭe esti instruita de aliaj, oni kutime difinas ĝeneralan memlernanton kiel iun, kiu meminstrue akiris grandan parton de sia scio.
 
Aplikate al iu [[persono]], la [[vorto]] povas esprimi certan respekton pro malfacile atingitaj kapabloj, sed ankaŭ certan malfidon, ĉu la akiritaj kapabloj estas samkvalitaj kiel lerneje akiritaj. Al ĉi-lasta nuanco ekzemple tendencas la [[novelo]] "[[La naŭzo]]" de [[Jean-Paul Sartre|Sartro]], en kiu rolas homo nomata nur "La Memlernanto"; tiu akiras sian klerecon trastudante laŭalfabete ĉiujn librojn de publika [[biblioteko]].