Interfero: Malsamoj inter versioj

la rezulto de pluraj ondoj en samaj momento kaj loko
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|250px|kalikulita bildo de interfero el du punktformaj fontoj kun sama frekvenco '''Interfero''' estas la rezulto de pluraj ondoj en samaj moment...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 09:43, 15 okt. 2008

thumb|250px|kalikulita bildo de interfero el du punktformaj fontoj kun sama frekvenco

Interfero estas la rezulto de pluraj ondoj en samaj momento kaj loko. Pluraj fenomenoj eblas depende de la frekvenco, amplitudo kaj fazo de la ondoj kaj la ecoj de la medio. En ĉiuj kazoj ekestas interfera bildo, en kiu estas lokoj kun pli alta intenseco, kie la ondoj estas samfazaj. Tie la ondoj plifortigas unu la alian kaj tie ekestas ventro. Tio nomiĝas "adicia interfero" Ankaŭ ekestas lokoj kun malpli alta intenseco aŭ eĉ nula intenseco, kie la ondoj nuligas unu la alian. Tie la ondoj estas malfazaj kaj tie troviĝas noda punkto. Tio nomiĝas "subtraha interfero".

Interfero povas okazi ĉe elektromagnetaj ondoj, sonondoj, akvaj ondoj, ktp. La tekniko de kontraŭbruo baziĝas sur interfero.

Ankaŭ lumo povas montri interferon: vidu hologramo.

Ankaŭ elementaj partikloj vidigas interferencajn patronojn, en kiuj montriĝas la onda eco de tiuj partikloj. Tiuj eksperimentaj fenomenoj estas ĉe la bazo de kvantummekaniko.

Du sonondoj, kiuj iom diferencas laŭ frekvenco okazigas sonon pulsantan laŭ ilia frekvenca diferenco.

Vidu ankaŭ

Eksternaj ligiloj

Categorie:Optica Categorie:Akoestiek