La '''pitagora komokomao''' estas en la muziko [[Intervalo (muziko)|intervalo]] de ĉ. okonatono, ne uzata kiel memstara muzika tonpaŝo. Ĝi estas en [[pura agordo]] la diferenco de sep [[oktavo]]j al dek du [[kvinto]] kaj nur de muzikteoria graveco. Praktikan gravecon ĝi ektenas dum la agordado de instrumentoj kun fiksaj tonaltoj, kiel ekz. klavarinstrumentoj aŭ kordinstrumentoj kun bindaĵoj.
Kiel unua la pitagorano [[Filolao]] difinis la pitagoran komonkomaon. La unua kalkulado de la komoproporcio kiel 531441:524288 troviĝas je [[Eŭklido]]; ĝi baziĝas sur a oktavo kun la proporcio 2:1 kaj la pura kvinto kun la proporcio 3:2.
== Klariga dedukto ==
La signifo de la ''pitagora komokomao'' evidentiĝas el jena tabelo, en kiu oni metas laŭ la kvintospiralo dek du [[pura agordo|purajn]] [[kvinto]]jn unu sur la alia. Ĉi tiuj havas po frekvencproporcion de 2:3. Apude sep [[oktavo]]j staras unu sur la alia. (Ĉiekzemple ''C'' estas toniko).