Verismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 35:
Antaŭulo de la verisma opero estis ''La Traviata'' (1853) de [[Giuseppe Verdi]] kaj ''Carmen'' (1875) de [[Georges Bizet]], sed la unua vere verisma opero estas ''Cavalleria rusticana'' (1890) de [[Pietro Mascagni]] (1863–1945). En 1892 aperis ''I Pagliacci (La pajacoj)'' de [[Ruggiero Leoncavallo]] (1857–1919), ofte prezentata kune kun ''Cavalleria''. Veristmaj elementoj ankaŭ troviĝas je [[Giacomo Puccini]] (1858–1924), ĉefe en [[Tosca]] (1900), sed ankaŭ en ''Madame Butterfly'' (1904), ''La fanciulla del West (La knabino el la okcidentumo)'' (1910) kaj ''Il tabarro (La mantelo)'' (1918). Pluaj italiaj komponistoj de la verismo estas [[Umberto Giordano]] (1867–1948) (''Andrea Chénier'', 1896; ''Fedora'', 1898), [[Francesco Cilea]] (1866–1950) (''Adriana Lecouvreur'', 1902), [[Alfredo Catalani]] (1854-1893) (''La Wally'', 1892), [[Franco Leoni]] (1864–1949) (''L'oracolo'', 1905), [[Franco Alfano]] (1875–1954), [[Ermanno Wolf-Ferrari]] (1876–1948) (''I gioielli della Madonna (La juvelaro de la Madono)'', 1911; ''Sly'', 1927) kaj [[Riccardo Zandonai]] (1883–1944) (''Francesca da Rimini'', 1914; ''I cavalieri di Ekebù (La kavaliroj de Ekeby)'', 1925).
 
[[Image:PucciniTosca.jpg|thumb|left|130px|Originala afiŝo anonca la operon "Tosca" de G. Puccini]]
 
En [[Francio]] la verismo influis la la verkojn de [[Jules Massenet]] (1842–1912) (''La navarraise'', 1894; ''Thérèse'', 1907), [[Alfred Bruneau]] (1857–1934) (''Le rêve (La revo)'', 1891, laŭ [[Émile Zola]]) kaj [[Gustave Charpentier]] (1860–1956) (''Louise'', 1900). Ĉefaj reprezentantoj de la germana verismo estas [[Eugen d’Albert]] (1864–1932) (''Tiefland'', Malalta lando, 1903; ''Die toten Augen'', La mortaj okuloj, 1916) kaj [[Max von Schillings]] (1868–1933) (''Mona Lisa'', 1915). En Aŭstrio [[Max Josef Beer]] komponis la operon ''Der Strike der Schmiede'' (La striko de la forĝistoj), unuan fojon prezentitan en 1897. Verismajn influojn tamena ankaŭ havas la operoj ''Der Evangelimann'' (La evangelirakontisto, 1895) de [[Wilhelm Kienzl]] (1857–1941), ''Eine florentinische Tragödie'' (Florenca tragedio, 1917) de [[Alexander von Zemlinsky]] (1871–1942), ''Die Gezeichneten'' (1918) de [[Franz Schreker]] (1878–1934) kaj ''Violanta'' (1916) de [[Erich Wolfgang Korngold]] (1897–1957).