Tomaso Albinoni: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Vikiprojekto:Korektado de ruĝaj ligiloj
Linio 15:
Albinoni naskiĝis kiel dua kaj plej aĝa filo de la paperaĵa kaj ludkarta fabrikanto Antonio Albinoni (1634–1709) kaj ties edzino Lucrezia (ĉ. 1645–1687) en la Venecia urbokvartalo San Moisè. Antonio Albinoni post la morto de sia dungantino en 1684 heredis ties tutan entreprenon, pro tio li atingis konsiderindan bonstaton. Krom la loĝodomo kaj la apuda firmao al tio ankaŭ apartenis kampodomo kun terposedo sur la firma tero en Prata di Pordenone.
 
Komence Tomaso Albinoni instruiĝis kiel ludkartoproduktanto en la patra entrepreno kaj krom tio li sekvis violonan, kantan kaj komponadan instruon. Liaj instruistoj estas nekonataj; ofte supozata lerntempo ĉe [[Giovanni Legrenzi]] ĝis nun ne dokumenteblas. En [[1694]] li montris sin antaŭ la publiko unuafoje kiel komponisto, nome per sia [[opero]] ''Zenobia, reĝino de Palmireni'' kiel ankaŭ per kolekto de porinstrumentaj [[komponaĵojkomponaĵo]]j (12 Suonate a tre op. 1). Pro sia praktikata metia ĉefa laboro li komence ne bezonis perlabori per [[muziko]], tiel nomante sin ''dilettante veneto'' (diletanta Veneciano).
 
''Zenobia'' estis la komenco de lia ampleksa operverkado. Ekde tiam Albinoni komponis averaĝe 1–2 operojn jare, unue por Venecio, ekde [[1703]] pli kaj pli ankaŭ por aliaj urboj ([[Florenco]], [[Ĝenovo]], [[Bolonjo]], [[Ferrara|Feraro]], [[Brescia|Breŝo]], [[Romo]], [[Treviso]]), kie li parte mem direktis la [[premiero]]jn Paralele ĝis [[1735]]/[[1736|36]] li publikigis ok pliajn kolektojn de instrumentaj [[verko]]j kaj kolekton de [[solokantato]]j.
Linio 45:
===Porinstrumentaj verkoj===
 
Ekde [[1694]] ĝis [[1735/36]]/36 Albinoni presigis unue ĉe ''Sala'' en Venecio, ekde ĉ. [[1711]] ĉe ''oger'' resp. [[Le Cène]] en [[Amsterdamo]] naŭ kolektojn kun porinstrumentaj verkoj. Kvar el ili apartenas al la [[ĉambromuzika]] [[ĝenro]] (Sonate a tre op. 1, Venecio 1694; Balletti a tre op. 3, Venedig 1701; Trattenimenti armonici per camera op. 6, Amsterdam ĉ. 1711; Balletti e sonate a tre op. 8, Amsterdam 1722), la restajn kvin estas koncertkolektoj por pli granda muzikistaro(Sinfonie e concerti a cinque op. 2, Venecio 1700; Concerti a cinque op. 5, Venecio 1707; Concerti a cinque op. 7, Amsterdamo 1715; Concerti a cinque op. 9, Amsterdamo 1722; Concerti a cinque op. 10, Amsterdamo 1735/36). Kiel [[soloinstrumento]] kutime rolas la [[violono]]; ok koncertoj el op. 7 kaj 9 estas skribitaj por [[hobojo]], ok pluaj por 2 hobojoj.
 
Krom la naŭ aŭtorigitaj presaĵoj dum la vivotempo de Albinoni aperis tri pliaj kolektoj kun violonosonatoj, kiujn la eldonistoj mem kompilis kaj enhavis ankaŭ verkoj neoriginaj de Albinoni (''Sonate da chiesa „op. 4“'' [ankaŭ nomataj pseŭda op. 4 ], Amsterdamo [[1708]]; Sonate a violino solo e basso continuo, Amsterdamo ĉ. [[1717]]; Six sonates da camera „op. post.“, Parizo ĉ. [[1740]]). Kolekton da ''ses Sonate a tre op. 11'' Albinoni eble mem donis al presado, tamen tiu verkaro neniam aperis (la manuskriptoj perdiĝis).
Linio 55:
==[[Stilo]]==
 
Kontraŭe al la virtuoza „romantika“ stilo de lia samlurbano [[Antonio Vivaldi]], la muziko de Albinoni distingiĝas per „klasika“ eleganteco laŭsence de [[Arcangelo Corelli]]. Karakteriza estas gaja, serena etoso, longaj melodiarkoj, pulsantaj [[ritmo]]j kaj emo al ripetadoj La voĉkondukado ofte estas [[kontrapunkto|kontrapunkta]]; multaj finomovimentoj de sonatoj kaj koncertoj estas formitaj laŭ [[fugoformo]]. La solopartoj de Albinoni estas malpli postulemaj ol tiuj de Vivaldi kaj pro tio ankaŭ realigebla far‘ amatoroj; hobojosoloj ofte estas kondukataj kiel kantvoĉoj, [[kromatiko]] kaj neatendataj [[modulado]]j nur ŝpareme aplikataj.
 
La fortoj de Albinoni baziĝas antaŭ ĉio en lia formala kaj tematika klareco kaj en lia [[melodia]] inventemo. Li ne estis grava noviganto kaj ne lasis sin influi per la tendencoj siatempaj, tamen ĝuste pro tio li evoluigis esprimplenan individuan stilon, kiu faras liajn verkojn ne-intermikseblaj ĝis nuntempe.
Linio 61:
==Signifo kaj akceptiĝo==
 
Dumvive Albinoni estis unu el la plej konataj komponistoj Italiaj kaj estis rigardata samrange al [[Arcangelo Corelli]] kaj [[Antonio Vivaldi]]. Siaj operoj dum preskaŭ 50 jaroj prezencis sur la Veneciaj scenejoj (pli longe ol tiuj de multaj samtempuloj), siaj presitaj instrumentaĵoj estis plurfoje noveldonataj en Venecio, Amsterdamo kaj Londono kaj estis ege ŝatataj, speciale de amatoroj . Albinoni estis la unua komponisto, kiu konsekvence [[konzertokoncerto]]jn formis trimovimentaj, kaj la unua Itala komponisto, kiu publikis [[hobojokoncerto]]jn. [[Johann Sebastian Bach]] skribis kvar [[fugo]]jn por [[klaviceno]] pri [[temo]]j el op. 1 de Albinoni (BWV 946, 950, 951 951a) kaj igis siaj studantoj elmeti [[ĝeneralbaso]]jn de Albinoni; [[Johann Gottfried Walther]] transskribis du konzertojn el op. 2 por [[orgeno]].
 
Post lia morto la [[muziko]] de Albinoni unue forgesiĝis. Nur ekdemeze de la [[20a jarcento]] ĝi estis remalkovrata, ĉe kio la [[muzikologo]] [[Remo Giazotto]] ludis gravan rolon (kaj pro sia Albinoni-[[biografio]] de 1945 kaj ankaŭ pro sia Adagio g-[[minora]] atribuita al Albinoni). Intertempe la plej granda parto de verkoj postlasitaj fare de Albinoni estas alireblaj en modernaj presaĵoj (kompleta eldono de la [[instrumenta muziko]] ekde [[1974]] aperas en la eldono Kunzelmann); sur sondisko aŭ KD escepte de op. 8 ekzistas ĉiuj instrumentaĵaj kolektoj kun opusnumeroj, serio de instrumentaĵoj sen opusnumeroj, la kantatoj op. 4 samkiel kvar el la sep opraĵoj.
Linio 67:
==Trivialaĵoj==
 
De Albinoni kaj la naskiĝ- kaj ankaŭ sia mortodato ofte estas misindikataj. La plej ofte trovebla mortjaro [[1750]] klariĝas el specialaĵo de la [[Venecia kalendaro]] valida ĝis [[1797]], laŭ kiu la nova jaro komencis nur la [[1an1-an de marto]]; la [[17a17-a de januaro 1751]] en Venecio estis do ankoraŭ nombrata kiel la 17a de januaro 1750 (komparu Talbot 1980, p. 69). La falsa naskiĝdato unuan fojon aperis la 14an de junio en New Grove Dictionary of Music and Musicians (1980), kaj el tio estis transprenita en multnombrajn publikaĵojn; fakte Albinoni naskiĝis la 8an de junio kaj estis baptita la 14an de junio (komparu la citaĵon el la baptregistro ĉe Talbot 1980, p. 21).
 
==Literaturo==